From LostRing
Esperanto
- Chapter 13: The danger of Neo-Pangaea (1/2)
- La Dang^ero de Neopangaea
Dum jarcentoj, tut-kosmologiistoj estis konfuzitaj pro la
relative malmultaj specoj de Teroj observataj tra la omphaloi
reto. Kial devus esti nur ses variaj^oj, kiam miliardoj kaj
miliardoj da mondoj ekzistas? C^u ne devus esti miliardoj de
malsamaj kontinentaj formaj^oj?
Kiam tut-kosmologiistoj ekobservadis per la omphaloi, ili
malkovris ke plejparte la mondoj estis en formo Pangaea. La
sekva plej granda grupo estis Gondwana, sekvata de pli malgrandaj
grupoj en Nuna kaj Kenorland formoj. La plej malgrandaj grupoj estis
Gaea - kiu estas la formo en kiu ni ses aktuale log^as - kaj Neopangaea.
Tra tempo, tamen, tut-kosmologiistoj rimarkis ke la nombro da
observataj mondaj en la stato de Neopangaea kreskas dramece - kaj
la nombro da c^iu alia formaj^o, escepte Pangaea, multe pli malgrandig^as.
Ne g^is la frua 18a jarcento povis tut-kosmologiistoj
ekspliki c^i tiujn du misterojn - la tre malgranda nombro da eblaj
statoj kaj la oftaj s^ang^ig^oj en distribuo de statoj.
La Teorio de Rapida Kontinenta S^ang^ig^o
En 1726, alianco de sciencistoj laborantaj tra la kunordigitaj
mondoj proponis teorion por klarigi la ses variaj^ojn. Ili teoriis
ke la normigo de kontinenta strukturo servas kiel natura
sinkroniga metodo por la multaj mondoj kiam la multiverso
alproksimigas al sia Supra Limo.
Lau c^i tiu teorio, realeco konstante reorganizas la terformojn
de la Tero en ses normajn formojn por kiel eble plej rapide
forigi tre grandan nombron da malsamecoj trans la diversaj mondoj.
La rezulto de c^i tiuj s^ang^ig^oj estas rapida malpliig^o en la nombro
da sume samtempaj mondoj.
Rapidaj Kontinentaj S^ang^ig^oj tial plej probable okazas kiam
realeco alproksimig^as sian maksimuman nombron da samtempaj
mondoj.
Kaj la defaulta direkto de s^ang^ig^o s^ajnas esti al stato de
Neopangaea.