Codex-Esperanto

From LostRing

Revision as of 17:50, 25 March 2008 by Thebruce (Talk | contribs)
Jump to: navigation, search

The Codex of the Lost Ring

[edit]

Esperanto
Message from Jorge's six
LA KODEKSO DE LA PERDITA RINGO
Antverpeno - 11a de Novembro 1918

Hodiaŭ, ni estas optimismaj. Ni kredas, ke ni trovis vojon hejmen, ke la kalkuloj de Rakhee estas ĝustaj, kaj ke la mapo de Akira montros al ni la vojon. Ni fidas, ke la teorio de Jules pri (atleta sinkronado) pravas, do eĉ se ni ekforiras nun, via mondo havos duan ŝancon.

Sed ni scias kiel facile perdiĝas (antikvaj) tradicioj. Ni vidis kiel rapide la limigoj estas forgesitaj. La recidivo de 1916 montras kiel delikata la sistemo povas esti.

Jam ni bezonis 27 jarojn por trovi nian vojon, kaj finfine, estas la plano de Jorge kapti bonŝancan turniĝon de historio - la granda projekto de Pierre de Coubertin - kiu donis al ni la plej bonan ŝancon. Sed se ĉi legas ĉi tiun leteron, ni (malsukcesis) - kaj vi ne havos la lukson atendi. Vi devos fari vian propran historion.

Do ni postlasas ĉi tiun (kodekson). Ĝi detaligas ĉion, kion ni lernis pri kiuj ni ses estas, kial oni sendis nin tien ĉi, kaj kiel (funkcias) la mondoj - kaj kiel ili povas malsukcesi.

Ni observis la konsekvencojn de ĉi tiu malsukceso. Dum preskaŭ tri jardekoj, Micha estis hantita per vidoj de mondoj dispecigitaj kaj mondoj (kompakt) igitaj. Kaj se vi trovis ĉi tiun unuan ĉapitron de la (kodekso), via mondo nun frotas la danĝeron de la sango.

Sed ne devas esti ĉi tiel. Vi povas helpi. Vi devas helpi. Trovu ĉiujn 27 ĉapitron de ĉi tiu (kodekso), kaj vi estiĝos la nova Image:Artifact1p1-greek.jpg{agonothetai}-potenca (ringestroj) en misio por rehavigi la antikvajn sekretojn kaj restarigi la grandajn tradiciojn.

Ne ekzistas pli granda respondeco en la mondoj ol tiu, kiun vi nun havas.
Kaj ne ekzistas pli granda rakonto ol tiu, kiun ni estas pretaj rakonti al vi.

Subskribintaj,
(subskriboj - Kelly, Micha, Jules, Jorge, Akira, Rakhee)


[edit]

Esperanto
Chapter 1: Six Ancient Strengths
Ses Antikvaj Fortoj

Por savi la mondojn, la ses devas kunlabori.

La vojaĝo komenciĝas per koni sian propran fortecon.

Mi ĝuas esti la ĉefo.
Mi kredas ke ĉies opinio gravas.
Mi estas bonega rakontisto.

Mi aliras vivon kiel adventuron.
Mi amas feliĉigi aliulojn.
Mi estas originalema pensulo.

Mi malamas vidi iun suferi, eĉ mia plej malbona malamiko.
Mi kredas, ke mi havas fortan celon en vivo.
Mi estas ĉiam scivolema.

Mi estas ekstreme lojala.
Mi ĝuas venki obstaklojn.
Plaĉas al mi klarigi aferojn al aliaj.

Mi povas krei ordon el ĥaoso.
Mi estas optimisma pri la estonteco.
Mi estas tre zorgema persono.

Mi povas senti tion, kion aliaj sentas.
Mi havas grandegan imagpovon.
Mi ne cedas.

Plaĉas al mi havi ĉiujn faktojn.
Min fascinas aliaj landoj kaj kulturoj.
Mi ofte helpas reteni harmonion ene de mia grupo.

Mi neniam estas tro okupata por helpi amikon.
Homoj priskribas min kiel plena je energio.
Mi ĉiam povas vidi la grandan scenon.

Aliaj venas al mi por konsilo.
Kiam mi planas, mi certigas ke ili sukcesos.
Eĉ se ne plaĉas al mi iu, mi traktas lin/ŝin juste.

Mi preferas agadon al paroladon.
Mi helpas al homoj bone kunlabori.
Mi kredas ke ĉiu okazo havas kialon.

Mi faras saĝajn decidojn.
Mi ĉiam konstatas la belecon ĉirkaŭ mi.
Mi neniam tediĝas.

Sofia kreas serĉantojn de scio.
Thumos kreas adventuremulojn.
Chariton kreas ligilojn.
Dikaiosune kreas pilotojn.
Sophrosune kreas konsilantojn.
Mythopoeia kreas vertrovantojn.

Pruvo de Rehavigo: AI7P/I5DB/J2L4/N2IR/I80T


[edit]

Esperanto
Chapter 2: The 6 Travellers (1/2)
La 6 Vojaĝantoj Ch. 2

Ni estis forgesintaj ĉion kiam
ni vekiĝis en ĉi tiu mondo.

Rakhee -- En preĝeja korto on Trojaborg, Svedio
Akira -- Apud akvomuelilo en Stora Anrås
Micha -- Malantaŭ la muelilo en Roka Valo en Kornvalo, Sudokcidenta Anglujo
Kelly -- Sur la krutajoj de la Insuloj Scilly Aoud la Sukokcidenta marbordo de Kornvalo en Anglujo
Jorge -- Sur bieno en Stuartfield, Skotlando
Jules -- En katedralo, Bayeux, Francio

Ni estis bonŝancaj, ke la neodrinara maniero de nia alveno faris fortan impreson je la urbanoj kiuj trovis nin, duone senvestaj kiel ni estis, okulbandaĝitaj, laŭraporte ne vekeblaj dum kelkaj tagoj, kaj tiam plejparte nepovantaj paroli la lokan lingvon. Informo disiĝis pri nia drameca kaj neeksplikita apero, kaj pro granda bonŝanco, tiuj e el ni kiuj vekiĝis en la sama regiono -- Bakhee kaj Akira, Micha kaj Kelly -- estis baldaũ kunigitaj per la disigo de loka klacado.

Tamen, bezonis pli ol jaro por la resto de el ni trovi unu la alian kaj eĉ pli longe por trovi nian veran celon. Se ne ekzistus la tatuoj kiujn ni portis sur niaj dekstraj brakoj, mi certas ke ni estus malsukcesintaj en nia misio.

Fine, ni lernis navigi laŭ la kodo, kaj uzis ĝin por vojaĝi al la arkeologia situo ĉe Antikvan Olympia. Tie ni studis kaj enketadis dum multaj jaroj, aktivigante niajn perditajn memorojn, praktikante nian sporton, kaj ekfunkciigante planon.

Fine, ni komprenis nian mision ĉi tiel: Iniciati vian mondon en la perditajn tradiciojn de la labirinto kaj atleta sinkronado, kaj restaŭri reto de laborantaj Image:artifact1B-greek.jpg{omphaloi} Se ni sukcesis, ne nur savigus multaj mondoj, sed ni ankaŭ havus rimedon reveni hejmen.


[edit]

Esperanto
Chapter 2: The 6 Travellers (2/2)
Ni postlasis ĉi tiun kodekson ĉar ni ekkonstatis, ke ni eble ne estas la unuaj ses senditaj al ĉi tiu mondo, kaj eble ni ne estos la lastaj. Ni volas helpi estontajn vojaĝantojn lerni kaj agi pli rapide ol ni. Unu afero -- estis tre malfacil[e] esti apartigitaj de niaj familioj kaj hejmoj dum ĉi tiu longa tempo. Alia afero estas, ke kun ĉiu pasanta jaro, ni portas la pezegan ŝarĝon de la scio, ke ni riskis la perdon de aliaj mondoj. Pro tiu[j] du aferoj, estas nepre ke iu estonteca iniciato kaj aktivigo estu rapidigitaj per tiom da memorhelpiloj eble.

Ĉi tiu ko[d]ekso estas via memorhelpilo, kaj via indico.

Ni elektis la lingvon Esperanto por ĉi tiu teksto pro la malfacilaĵoj kiuj[n] ni havis komuniki unu kun la alia. Ni estas kuraĝigitaj per la invento de universala lingvo kaj celas, kiam ni revenas hejmen, verki niajn proprajn versiojn de la granda verko de Szmurlo. Kun iom da bonŝanco, jam kiam vi legas ĉi tion, Esperanto estos estiĝinta dua lingvo por ĉiuj universalaj vojaĝantoj. Ĉar ĝi ankoraŭ estas nova lingvo al ni, ni esperas ke vi pardonos iujn tradukajn erarojn kiu[j]n ni faris.

Ni faras 7 kopioj[n] de ĉi tiu teksto kaj intencas reveni hejmen kun po unu teksto postlasinte unu tie ĉi, disigita trans la globo por certigi ke ĝi estos trovita kaj komprenata nur de samspecaj vojaĝantoj. Akcidenta inic[ad]o kaj aktivigo povus esti ekstreme danĝeraj por via mondo, kaj tial ni provis preskaŭ tute malebligi ke iu havus la scion ĉiene escepte ke ili estis senditaj en misio por rehavigi ĝin.

Ni signis ĉiun ĉapitron de ĉi ekzemplero de la kodekso per pruvo de rehavigo, do se komunikado estas restaŭrita trans la mondoj, ni povos sekvi vian progreson. Ni kredas ke, per la helpo de ĉi tiu kodekso, vi povos finfari vian mision ene de 5 jaroj.

Memoru: ĉi tiu estas nur la dua el 27 ĉapitroj en la kodoj. Ni deziras al vi bonŝancon kaj sekuran vojaĝon [veturadon] dum la vastaj vojaĝoj kiujn vi entreprenos por rehavigi ilin.

Pruvo de rehavigo: JR01/SPL7/AG2I/JR28/1FB7


[edit]

Esperanto
Chapter 3: The Secret Ringmasters (1/2)
The Secret Ring Masters

Tuj kiam ni komencis rehavi niajn memorojn, ni ekiris por serĉi la Image:Artifact1p1-greek.jpg. Ni kredis ke nia ĉefa misio estis trovi ĉi tiujn sekretajn ludogardistojn, kaj informi ilin ke iliaj streboj pro iu kaŭzo malsukcesadis. Ni reinstruus al ili la antikvajn tradiciojn.

Post kelkaj jaroj de sensukcesa serĉado, tamen, ni devis konkludi ke la Image:Artifact1p1-greek.jpg ne plu ekzistas en via mondo.

Kiel eblas ĉi tio? Ĝis hodiaŭ, ni ne havas klarajn respondojn.

Kiam ni unue alvenis, ni lernis ke la antikva tradicio de la Olimpiado estis forlasita en ĉi tiu mondo. Sed ni esperis, ke la sekretaj ludoj estis daŭrigitaj en iu formo, eĉ en la malesto de oficiala Olimpiado.

Ni havis kialon por optimismo. Mirigis nin renkonti centojn da labirintoj ĉirkaŭ la mondo. Iuj estis kelkcent jaraĝaj. Aliaj estis konstruitaj tiom lastatempe kiom la ĵuspasintaj kelkaj jardekoj.

Ni estis entuziasmigitaj trovi ke la arto de labirint-farado ne estis perdita -- male ĝi floris. Sed kiu, ni scivolis, faradis ĉi tiujn labirintojn, kaj kial, se ne la agonothetai.

Ĉiuj indicoj nun kondukas nin al la kredo ke la gravega celo de la labirinto kunligi la mondojn kaj ebligi altletan sinkronadon ne nur estis tute forgesita en via mondo -- ĝi estis konscie detruita antaŭ multaj jarcentoj, devigante kelkajn daŭrigi la tradiciojn sekrete.

Ni ne scias kio okazis al la kelkaj kiuj daŭrigis la respondecojn de la agonothetai sekrete. Tio, kion ni certe scias estas ke hodiaŭ neniu restas por daŭrigi ĉi tiun nepran mondoj-savan taskon.

Kompreneble, ni provis trovi aliancanojn simpatiajn al nia kaŭzo. Ni faris ne malpli ol Herkulea strebado persvadi historiistojn, arkeologojn kaj lokajn ĉefojn ĉie kie ni vojaĝis pri la bezono kompreni la antikvajn tradiciojn. Tamen kun apenaŭ iom da evidenco miaflanke, ni ses ne povis konvinki pli ol kelkajn.

Ni malsukcesis konstrui novaj agonothetai inda je la defio.


[edit]

Esperanto
Chapter 3: The Secret Ringmasters (2/2)
Plano:

Kiam ni lernis pri la granda projekto de Pierre de Coubertin, ni kredis ke ni trovis solvon al la problemo de la mankantaj Agonothetai. Ni povus uzi la modernajn Olimpikojn kiel la primera sinkronigada ilo.

Samtempe, ni povus dependi je la konstruantoj de labirintoj hodiaŭ kunordigi ĉi tiun mondon...eĉ sen ilia konscio.

La vojeto tie ĉi estas samaj kiel la niaj. Paralelaj vojaĝoj ŝajnas eblaj eĉ sen la antikva scio de la celo kiun ili servas. Kun tiom da labirintoj kaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo dediĝitaj al pasado en la labirintom ni kredas ke estas eble kunordigi eĉ sen Agonothetai.

Sed, se ni eraras, tiam sendubela kreon de nova restos sur la ŝultroj de vojaĝantoj por rekonstrui la antikvan organization por mondernaj tempoj.

Se vi estis senditaj tie ĉi en teamo de ses, do sendube ĉi tiu tasko estos la koro de via misio. Vi devas rekruti membrojn por nova Agonothetai kaj se via teamo de ses similas al la nia, vi plej eble estas Olimpikaj atletoj aŭ eĉ Atonothetai el viaj propraj mondoj.

Vi ja havas la scion kaj talenton bezonatajn por efektigi ĉi tiun mision, ĉu aŭ ne vi jam konstatas tion.

La Misio

Vi devas starigi novajn Agonothetai. Ĝiaj membroj devas esti fidataj individuoj, sur ĉiu kontinento, kapablaj konstrui labirintojn kaj praktikanti la perditan sporton.

Ili devas esti dediĉitaj al la lernado de la scienco de atleta sinkronigo, kompreni la teorion de la multaj mondoj, kaj konstrui kaj sekurigi reton de (io).

Ĉi tiuj novaj Agonothetai estos pli ol ludgardistoj. Ili estos "ring leaders", kondukantaj la revojaĝon de via mondo en la sinkronigan ringon de multaj mondoj.

You cannot leave this world until you are certain these new "ring leaders" kapablas daŭrigi la antikvajn tradiciojn sekrete post vi revenas hejmen.

Pruvo de rehavigo: 25MC/I2YJ/LAH5/I8MR/R72S


[edit]

Esperanto
Chapter 4: Finding space for the labyrinth
Trovante Spacon Por Labirinto
Situigo de Via Labirinto

Artifact3Ap1-greek.jpgΧαρις [Ĥaris, greklitere] estas respondecaj por elekti kaj komuniki la situojn por labirintoj.

Trejna labirinto povas esti kreita en iu glata malferma loko.

3-cirkvita trejna labirinto bezonas ludspacon 12x14 futoj.

5-cirkvita trejna labirinto bezonas ludspacon de 18x22 futoj.

7-cirkvita Oficiala Olimpiada labirinto bezonas ludspacon de 26x30 futoj.

Sinkroniga labirinto devas esti kreita ĉe speciala, antaŭdeterminita loko. La mondoj interkonsentos pri specifia (tiele?) aro da koordinatoj - logitudo kaj latitudo - por la centro de la labirinto. Vi devas centrigi vian labirinton ĉi tiuj elektitaj koordinatoj, aŭ la sinkronigado malsukcesos.

Kaŝante vian labirinton

Ĉar la labirinto estas perdita sporto en via mondo, vi devas (io forstrekita?) trovi lokojn, kie vi ne tiros nedeziratan atenton al via kreaĵo.

Dum nia propra trejnado por nia 1920 sinkroniga evento, ni trovis sukceson per "kaŝi" niajn labirintojn en la klara vido de la neiniciitaj. Por eskapi ilan vidon, ni elektis lokojn kie sporto, ludado, festivalaj kaj aliaj specialaj eventoj ofte okazas.

Niaj trejnigaj lokoj dum la jaroj 1916-1918:

Pruvo de rehavigo: MB53/2hNK/33Ah/Zh72/KAV3


[edit]

Esperanto
Chapter 5: Preparing the human labyrinth (1/2)
Preparante la homan labyrinton

Dikaisunh respondecas por kunmunto kaj administrado de teamo por aranĝi la labirinton antaŭ ol la trejnaj sesioj kaj kunkursoj.

La dikaisunh devas certigi ke la desegno de la labirinto precize egalas la desegnon de la trejna labirinto aŭ la oficiala Olimpiada labirinto kiel montrata sube:

La Labirinto por la Olimpiado

Atletoj kiuj trejniĝis kaj evoluigis siajn fortojn lernos ke ili povas fini la Labirinton desegnita por la Olimpiado.

8 turniĝoj estas bezonataj por eskapi la oficialan Olimpiadan Labirinton.


[edit]

Esperanto
Chapter 5: Preparing the human labyrinth (2/2)
Atletoj trejnantaj por Olimpika kunkursado uzas pli mallongajn labirintojn por evoluigi siajn rapidecon, kuraĝon, kaj orientiĝajn lertecojn.

Kurantoj unuafojaj devus provi la 3-cirkvitan labirinton. 4 turniĝoj estas bezonataj por eskapi ĝin.

Pli kapablaj kurantoj povas trejni sur la 5-cirkvita labirinto. 5 turniĝoj estas bezonataj por eskapi ĝin.

Pruvo de Rehavigo: 9JRL/ADIM/I0OC/JMC2/KMHI


[edit]

Esperanto
Chapter 6: How to create the walls
Kiel krei la murojn (Ch.6)
La muroj de la labirinto estas formitaj per la korpoj de la atletaro.
3-cirkvita trejna labirinto bezonas almenaŭ 10 atletojn, plus kuranto.
5-cirkvita trejna labirinto bezonas almenaŭ 12 atletojn, plus kuranto.
7-cirkvita oficiala Olimpika labirinto bezonas almenaŭ 15 atletojn, plus kuranto.
Ĉiuj atletoj, escepte la kuranto, staras sur ŝnureto, formante murojn ĉirkaŭ la kuranto.
Escepte ke vi kunigas tre grandan teamon de 150 aŭ pli, vi ne havos sufiĉan atletojn por formi la tutan labirinton je la komenciĝo de la konkurso.
Anstataŭe, vi kreos la murojn kiam ili estas bezonataj, komenciĝante en la centro kaj farante laŭe eksteren dum la kuranto moviĝas tra la labirinto, la muro moviĝas kun la kuranto.


Dum konkurso
Kiam la kuranto alproksimiĝas al vi, ekturniĝu.
Kiam la kuranto preterpasas vin, ĉesu zumi.
Kiam la kuranto estas tute pasinta vin, foriru de via loko kaj moviĝu laŭ la vojo.
La muro devas moviĝi plirapide ol la kuranto por certigi ke la kuranto estu ĉiam ĉirkaŭita de muroj.
Reguloj
La muro neniam parolu al la kuranto.
La muro devas neniam konscie tuŝi la kuranton.
Se la kuranto misorientiĝas, la kuranto rajtas kuri rekte en la muron. La muro devas reteni sian balancon kaj stari firme.
La Sophrusune {greek} respondecas por certigi ke ĉiuj membroj de la muro obeu ĉi tiun reguloj.

Pruvo de Rehavigo: JKC7/C8JB/5ARH/MBM2/3ITE
(transcript: Emilio)

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce