Codex-1Ap1-Esperanto

From LostRing

Jump to: navigation, search


[edit]

Esperanto
Message from Jorge's six
LA KODEKSO DE LA PERDITA RINGO
Antverpeno - 11a de Novembro 1918

Hodiaŭ, ni estas optimismaj. Ni kredas, ke ni trovis vojon hejmen, ke la kalkuloj de Rakhee estas ĝustaj, kaj ke la mapo de Akira montros al ni la vojon. Ni fidas, ke la teorio de Jules pri (atleta sinkronado) pravas, do eĉ se ni ekforiras nun, via mondo havos duan ŝancon.

Sed ni scias kiel facile perdiĝas (antikvaj) tradicioj. Ni vidis kiel rapide la limigoj estas forgesitaj. La recidivo de 1916 montras kiel delikata la sistemo povas esti.

Jam ni bezonis 27 jarojn por trovi nian vojon, kaj finfine, estas la plano de Jorge kapti bonŝancan turniĝon de historio - la granda projekto de Pierre de Coubertin - kiu donis al ni la plej bonan ŝancon. Sed se ĉi legas ĉi tiun leteron, ni (malsukcesis) - kaj vi ne havos la lukson atendi. Vi devos fari vian propran historion.

Do ni postlasas ĉi tiun (kodekson). Ĝi detaligas ĉion, kion ni lernis pri kiuj ni ses estas, kial oni sendis nin tien ĉi, kaj kiel (funkcias) la mondoj - kaj kiel ili povas malsukcesi.

Ni observis la konsekvencojn de ĉi tiu malsukceso. Dum preskaŭ tri jardekoj, Micha estis hantita per vidoj de mondoj dispecigitaj kaj mondoj (kompakt) igitaj. Kaj se vi trovis ĉi tiun unuan ĉapitron de la (kodekso), via mondo nun frotas la danĝeron de la sango.

Sed ne devas esti ĉi tiel. Vi povas helpi. Vi devas helpi. Trovu ĉiujn 27 ĉapitron de ĉi tiu (kodekso), kaj vi estiĝos la nova Image:Artifact1p1-greek.jpg{agonothetai}-potenca (ringestroj) en misio por rehavigi la antikvajn sekretojn kaj restarigi la grandajn tradiciojn.

Ne ekzistas pli granda respondeco en la mondoj ol tiu, kiun vi nun havas.
Kaj ne ekzistas pli granda rakonto ol tiu, kiun ni estas pretaj rakonti al vi.

Subskribintaj,
(subskriboj - Kelly, Micha, Jules, Jorge, Akira, Rakhee)

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce