Codex-2Bp1-Esperanto

From LostRing

Jump to: navigation, search


[edit]

Esperanto
Chapter 6: How to create the walls
Kiel krei la murojn (Ch.6)
La muroj de la labirinto estas formitaj per la korpoj de la atletaro.
3-cirkvita trejna labirinto bezonas almenaŭ 10 atletojn, plus kuranto.
5-cirkvita trejna labirinto bezonas almenaŭ 12 atletojn, plus kuranto.
7-cirkvita oficiala Olimpika labirinto bezonas almenaŭ 15 atletojn, plus kuranto.
Ĉiuj atletoj, escepte la kuranto, staras sur ŝnureto, formante murojn ĉirkaŭ la kuranto.
Escepte ke vi kunigas tre grandan teamon de 150 aŭ pli, vi ne havos sufiĉan atletojn por formi la tutan labirinton je la komenciĝo de la konkurso.
Anstataŭe, vi kreos la murojn kiam ili estas bezonataj, komenciĝante en la centro kaj farante laŭe eksteren dum la kuranto moviĝas tra la labirinto, la muro moviĝas kun la kuranto.


Dum konkurso
Kiam la kuranto alproksimiĝas al vi, ekturniĝu.
Kiam la kuranto preterpasas vin, ĉesu zumi.
Kiam la kuranto estas tute pasinta vin, foriru de via loko kaj moviĝu laŭ la vojo.
La muro devas moviĝi plirapide ol la kuranto por certigi ke la kuranto estu ĉiam ĉirkaŭita de muroj.
Reguloj
La muro neniam parolu al la kuranto.
La muro devas neniam konscie tuŝi la kuranton.
Se la kuranto misorientiĝas, la kuranto rajtas kuri rekte en la muron. La muro devas reteni sian balancon kaj stari firme.
La Sophrusune {greek} respondecas por certigi ke ĉiuj membroj de la muro obeu ĉi tiun reguloj.

Pruvo de Rehavigo: JKC7/C8JB/5ARH/MBM2/3ITE
(transcript: Emilio)

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce