Codex-Esperanto

From LostRing

Revision as of 01:35, 28 April 2012 by Thebruce (Talk | contribs)
(diff) ←Older revision | Current revision (diff) | Newer revision→ (diff)
Jump to: navigation, search

The Codex of the Lost Ring

[edit]

Esperanto
Message from Jorge's six
LA KODEKSO DE LA PERDITA RINGO
Antverpeno - 11a de Novembro 1918

Hodiaŭ, ni estas optimismaj. Ni kredas, ke ni trovis vojon hejmen, ke la kalkuloj de Rakhee estas ĝustaj, kaj ke la mapo de Akira montros al ni la vojon. Ni fidas, ke la teorio de Jules pri (atleta sinkronado) pravas, do eĉ se ni ekforiras nun, via mondo havos duan ŝancon.

Sed ni scias kiel facile perdiĝas (antikvaj) tradicioj. Ni vidis kiel rapide la limigoj estas forgesitaj. La recidivo de 1916 montras kiel delikata la sistemo povas esti.

Jam ni bezonis 27 jarojn por trovi nian vojon, kaj finfine, estas la plano de Jorge kapti bonŝancan turniĝon de historio - la granda projekto de Pierre de Coubertin - kiu donis al ni la plej bonan ŝancon. Sed se ĉi legas ĉi tiun leteron, ni (malsukcesis) - kaj vi ne havos la lukson atendi. Vi devos fari vian propran historion.

Do ni postlasas ĉi tiun (kodekson). Ĝi detaligas ĉion, kion ni lernis pri kiuj ni ses estas, kial oni sendis nin tien ĉi, kaj kiel (funkcias) la mondoj - kaj kiel ili povas malsukcesi.

Ni observis la konsekvencojn de ĉi tiu malsukceso. Dum preskaŭ tri jardekoj, Micha estis hantita per vidoj de mondoj dispecigitaj kaj mondoj (kompakt) igitaj. Kaj se vi trovis ĉi tiun unuan ĉapitron de la (kodekso), via mondo nun frotas la danĝeron de la sango.

Sed ne devas esti ĉi tiel. Vi povas helpi. Vi devas helpi. Trovu ĉiujn 27 ĉapitron de ĉi tiu (kodekso), kaj vi estiĝos la nova Image:Artifact1p1-greek.jpg{agonothetai}-potenca (ringestroj) en misio por rehavigi la antikvajn sekretojn kaj restarigi la grandajn tradiciojn.

Ne ekzistas pli granda respondeco en la mondoj ol tiu, kiun vi nun havas.
Kaj ne ekzistas pli granda rakonto ol tiu, kiun ni estas pretaj rakonti al vi.

Subskribintaj,
(subskriboj - Kelly, Micha, Jules, Jorge, Akira, Rakhee)



[edit]

Esperanto
Chapter 1: Six Ancient Strengths
Ses Antikvaj Fortoj

Por savi la mondojn, la ses devas kunlabori.

La vojaĝo komenciĝas per koni sian propran fortecon.

Mi ĝuas esti la ĉefo.
Mi kredas ke ĉies opinio gravas.
Mi estas bonega rakontisto.

Mi aliras vivon kiel adventuron.
Mi amas feliĉigi aliulojn.
Mi estas originalema pensulo.

Mi malamas vidi iun suferi, eĉ mia plej malbona malamiko.
Mi kredas, ke mi havas fortan celon en vivo.
Mi estas ĉiam scivolema.

Mi estas ekstreme lojala.
Mi ĝuas venki obstaklojn.
Plaĉas al mi klarigi aferojn al aliaj.

Mi povas krei ordon el ĥaoso.
Mi estas optimisma pri la estonteco.
Mi estas tre zorgema persono.

Mi povas senti tion, kion aliaj sentas.
Mi havas grandegan imagpovon.
Mi ne cedas.

Plaĉas al mi havi ĉiujn faktojn.
Min fascinas aliaj landoj kaj kulturoj.
Mi ofte helpas reteni harmonion ene de mia grupo.

Mi neniam estas tro okupata por helpi amikon.
Homoj priskribas min kiel plena je energio.
Mi ĉiam povas vidi la grandan scenon.

Aliaj venas al mi por konsilo.
Kiam mi planas, mi certigas ke ili sukcesos.
Eĉ se ne plaĉas al mi iu, mi traktas lin/ŝin juste.

Mi preferas agadon al paroladon.
Mi helpas al homoj bone kunlabori.
Mi kredas ke ĉiu okazo havas kialon.

Mi faras saĝajn decidojn.
Mi ĉiam konstatas la belecon ĉirkaŭ mi.
Mi neniam tediĝas.

Sofia kreas serĉantojn de scio.
Thumos kreas adventuremulojn.
Chariton kreas ligilojn.
Dikaiosune kreas pilotojn.
Sophrosune kreas konsilantojn.
Mythopoeia kreas vertrovantojn.

Pruvo de Rehavigo: AI7P/I5DB/J2L4/N2IR/I80T



[edit]

Esperanto
Chapter 2: The 6 Travellers (1/2)
La 6 Vojaĝantoj Ch. 2

Ni estis forgesintaj ĉion kiam
ni vekiĝis en ĉi tiu mondo.

Rakhee -- En preĝeja korto on Trojaborg, Svedio
Akira -- Apud akvomuelilo en Stora Anrås
Micha -- Malantaŭ la muelilo en Roka Valo en Kornvalo, Sudokcidenta Anglujo
Kelly -- Sur la krutajoj de la Insuloj Scilly Aoud la Sukokcidenta marbordo de Kornvalo en Anglujo
Jorge -- Sur bieno en Stuartfield, Skotlando
Jules -- En katedralo, Bayeux, Francio

Ni estis bonŝancaj, ke la neodrinara maniero de nia alveno faris fortan impreson je la urbanoj kiuj trovis nin, duone senvestaj kiel ni estis, okulbandaĝitaj, laŭraporte ne vekeblaj dum kelkaj tagoj, kaj tiam plejparte nepovantaj paroli la lokan lingvon. Informo disiĝis pri nia drameca kaj neeksplikita apero, kaj pro granda bonŝanco, tiuj e el ni kiuj vekiĝis en la sama regiono -- Bakhee kaj Akira, Micha kaj Kelly -- estis baldaũ kunigitaj per la disigo de loka klacado.

Tamen, bezonis pli ol jaro por la resto de el ni trovi unu la alian kaj eĉ pli longe por trovi nian veran celon. Se ne ekzistus la tatuoj kiujn ni portis sur niaj dekstraj brakoj, mi certas ke ni estus malsukcesintaj en nia misio.

Fine, ni lernis navigi laŭ la kodo, kaj uzis ĝin por vojaĝi al la arkeologia situo ĉe Antikvan Olympia. Tie ni studis kaj enketadis dum multaj jaroj, aktivigante niajn perditajn memorojn, praktikante nian sporton, kaj ekfunkciigante planon.

Fine, ni komprenis nian mision ĉi tiel: Iniciati vian mondon en la perditajn tradiciojn de la labirinto kaj atleta sinkronado, kaj restaŭri reto de laborantaj Image:artifact1B-greek.jpg{omphaloi} Se ni sukcesis, ne nur savigus multaj mondoj, sed ni ankaŭ havus rimedon reveni hejmen.



[edit]

Esperanto
Chapter 2: The 6 Travellers (2/2)
Ni postlasis ĉi tiun kodekson ĉar ni ekkonstatis, ke ni eble ne estas la unuaj ses senditaj al ĉi tiu mondo, kaj eble ni ne estos la lastaj. Ni volas helpi estontajn vojaĝantojn lerni kaj agi pli rapide ol ni. Unu afero -- estis tre malfacil[e] esti apartigitaj de niaj familioj kaj hejmoj dum ĉi tiu longa tempo. Alia afero estas, ke kun ĉiu pasanta jaro, ni portas la pezegan ŝarĝon de la scio, ke ni riskis la perdon de aliaj mondoj. Pro tiu[j] du aferoj, estas nepre ke iu estonteca iniciato kaj aktivigo estu rapidigitaj per tiom da memorhelpiloj eble.

Ĉi tiu ko[d]ekso estas via memorhelpilo, kaj via indico.

Ni elektis la lingvon Esperanto por ĉi tiu teksto pro la malfacilaĵoj kiuj[n] ni havis komuniki unu kun la alia. Ni estas kuraĝigitaj per la invento de universala lingvo kaj celas, kiam ni revenas hejmen, verki niajn proprajn versiojn de la granda verko de Szmurlo. Kun iom da bonŝanco, jam kiam vi legas ĉi tion, Esperanto estos estiĝinta dua lingvo por ĉiuj universalaj vojaĝantoj. Ĉar ĝi ankoraŭ estas nova lingvo al ni, ni esperas ke vi pardonos iujn tradukajn erarojn kiu[j]n ni faris.

Ni faras 7 kopioj[n] de ĉi tiu teksto kaj intencas reveni hejmen kun po unu teksto postlasinte unu tie ĉi, disigita trans la globo por certigi ke ĝi estos trovita kaj komprenata nur de samspecaj vojaĝantoj. Akcidenta inic[ad]o kaj aktivigo povus esti ekstreme danĝeraj por via mondo, kaj tial ni provis preskaŭ tute malebligi ke iu havus la scion ĉiene escepte ke ili estis senditaj en misio por rehavigi ĝin.

Ni signis ĉiun ĉapitron de ĉi ekzemplero de la kodekso per pruvo de rehavigo, do se komunikado estas restaŭrita trans la mondoj, ni povos sekvi vian progreson. Ni kredas ke, per la helpo de ĉi tiu kodekso, vi povos finfari vian mision ene de 5 jaroj.

Memoru: ĉi tiu estas nur la dua el 27 ĉapitroj en la kodoj. Ni deziras al vi bonŝancon kaj sekuran vojaĝon [veturadon] dum la vastaj vojaĝoj kiujn vi entreprenos por rehavigi ilin.

Pruvo de rehavigo: JR01/SPL7/AG2I/JR28/1FB7



[edit]

Esperanto
Chapter 3: The Secret Ringmasters (1/2)
The Secret Ring Masters

Tuj kiam ni komencis rehavi niajn memorojn, ni ekiris por serĉi la Image:Artifact1p1-greek.jpg. Ni kredis ke nia ĉefa misio estis trovi ĉi tiujn sekretajn ludogardistojn, kaj informi ilin ke iliaj streboj pro iu kaŭzo malsukcesadis. Ni reinstruus al ili la antikvajn tradiciojn.

Post kelkaj jaroj de sensukcesa serĉado, tamen, ni devis konkludi ke la Image:Artifact1p1-greek.jpg ne plu ekzistas en via mondo.

Kiel eblas ĉi tio? Ĝis hodiaŭ, ni ne havas klarajn respondojn.

Kiam ni unue alvenis, ni lernis ke la antikva tradicio de la Olimpiado estis forlasita en ĉi tiu mondo. Sed ni esperis, ke la sekretaj ludoj estis daŭrigitaj en iu formo, eĉ en la malesto de oficiala Olimpiado.

Ni havis kialon por optimismo. Mirigis nin renkonti centojn da labirintoj ĉirkaŭ la mondo. Iuj estis kelkcent jaraĝaj. Aliaj estis konstruitaj tiom lastatempe kiom la ĵuspasintaj kelkaj jardekoj.

Ni estis entuziasmigitaj trovi ke la arto de labirint-farado ne estis perdita -- male ĝi floris. Sed kiu, ni scivolis, faradis ĉi tiujn labirintojn, kaj kial, se ne la agonothetai.

Ĉiuj indicoj nun kondukas nin al la kredo ke la gravega celo de la labirinto kunligi la mondojn kaj ebligi altletan sinkronadon ne nur estis tute forgesita en via mondo -- ĝi estis konscie detruita antaŭ multaj jarcentoj, devigante kelkajn daŭrigi la tradiciojn sekrete.

Ni ne scias kio okazis al la kelkaj kiuj daŭrigis la respondecojn de la agonothetai sekrete. Tio, kion ni certe scias estas ke hodiaŭ neniu restas por daŭrigi ĉi tiun nepran mondoj-savan taskon.

Kompreneble, ni provis trovi aliancanojn simpatiajn al nia kaŭzo. Ni faris ne malpli ol Herkulea strebado persvadi historiistojn, arkeologojn kaj lokajn ĉefojn ĉie kie ni vojaĝis pri la bezono kompreni la antikvajn tradiciojn. Tamen kun apenaŭ iom da evidenco miaflanke, ni ses ne povis konvinki pli ol kelkajn.

Ni malsukcesis konstrui novaj agonothetai inda je la defio.



[edit]

Esperanto
Chapter 3: The Secret Ringmasters (2/2)
Plano:

Kiam ni lernis pri la granda projekto de Pierre de Coubertin, ni kredis ke ni trovis solvon al la problemo de la mankantaj Agonothetai. Ni povus uzi la modernajn Olimpikojn kiel la primera sinkronigada ilo.

Samtempe, ni povus dependi je la konstruantoj de labirintoj hodiaŭ kunordigi ĉi tiun mondon...eĉ sen ilia konscio.

La vojeto tie ĉi estas samaj kiel la niaj. Paralelaj vojaĝoj ŝajnas eblaj eĉ sen la antikva scio de la celo kiun ili servas. Kun tiom da labirintoj kaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo dediĝitaj al pasado en la labirintom ni kredas ke estas eble kunordigi eĉ sen Agonothetai.

Sed, se ni eraras, tiam sendubela kreon de nova restos sur la ŝultroj de vojaĝantoj por rekonstrui la antikvan organization por mondernaj tempoj.

Se vi estis senditaj tie ĉi en teamo de ses, do sendube ĉi tiu tasko estos la koro de via misio. Vi devas rekruti membrojn por nova Agonothetai kaj se via teamo de ses similas al la nia, vi plej eble estas Olimpikaj atletoj aŭ eĉ Atonothetai el viaj propraj mondoj.

Vi ja havas la scion kaj talenton bezonatajn por efektigi ĉi tiun mision, ĉu aŭ ne vi jam konstatas tion.

La Misio

Vi devas starigi novajn Agonothetai. Ĝiaj membroj devas esti fidataj individuoj, sur ĉiu kontinento, kapablaj konstrui labirintojn kaj praktikanti la perditan sporton.

Ili devas esti dediĉitaj al la lernado de la scienco de atleta sinkronigo, kompreni la teorion de la multaj mondoj, kaj konstrui kaj sekurigi reton de (io).

Ĉi tiuj novaj Agonothetai estos pli ol ludgardistoj. Ili estos "ring leaders", kondukantaj la revojaĝon de via mondo en la sinkronigan ringon de multaj mondoj.

You cannot leave this world until you are certain these new "ring leaders" kapablas daŭrigi la antikvajn tradiciojn sekrete post vi revenas hejmen.

Pruvo de rehavigo: 25MC/I2YJ/LAH5/I8MR/R72S



[edit]

Esperanto
Chapter 4: Finding space for the labyrinth
Trovante Spacon Por Labirinto
Situigo de Via Labirinto

Artifact3Ap1-greek.jpgΧαρις [Ĥaris, greklitere] estas respondecaj por elekti kaj komuniki la situojn por labirintoj.

Trejna labirinto povas esti kreita en iu glata malferma loko.

3-cirkvita trejna labirinto bezonas ludspacon 12x14 futoj.

5-cirkvita trejna labirinto bezonas ludspacon de 18x22 futoj.

7-cirkvita Oficiala Olimpiada labirinto bezonas ludspacon de 26x30 futoj.

Sinkroniga labirinto devas esti kreita ĉe speciala, antaŭdeterminita loko. La mondoj interkonsentos pri specifia (tiele?) aro da koordinatoj - logitudo kaj latitudo - por la centro de la labirinto. Vi devas centrigi vian labirinton ĉi tiuj elektitaj koordinatoj, aŭ la sinkronigado malsukcesos.

Kaŝante vian labirinton

Ĉar la labirinto estas perdita sporto en via mondo, vi devas (io forstrekita?) trovi lokojn, kie vi ne tiros nedeziratan atenton al via kreaĵo.

Dum nia propra trejnado por nia 1920 sinkroniga evento, ni trovis sukceson per "kaŝi" niajn labirintojn en la klara vido de la neiniciitaj. Por eskapi ilan vidon, ni elektis lokojn kie sporto, ludado, festivalaj kaj aliaj specialaj eventoj ofte okazas.

Niaj trejnigaj lokoj dum la jaroj 1916-1918:

Pruvo de rehavigo: MB53/2hNK/33Ah/Zh72/KAV3



[edit]

Esperanto
Chapter 5: Preparing the human labyrinth (1/2)
Preparante la homan labyrinton

Dikaisunh respondecas por kunmunto kaj administrado de teamo por aranĝi la labirinton antaŭ ol la trejnaj sesioj kaj kunkursoj.

La dikaisunh devas certigi ke la desegno de la labirinto precize egalas la desegnon de la trejna labirinto aŭ la oficiala Olimpiada labirinto kiel montrata sube:

La Labirinto por la Olimpiado

Atletoj kiuj trejniĝis kaj evoluigis siajn fortojn lernos ke ili povas fini la Labirinton desegnita por la Olimpiado.

8 turniĝoj estas bezonataj por eskapi la oficialan Olimpiadan Labirinton.



[edit]

Esperanto
Chapter 5: Preparing the human labyrinth (2/2)
Atletoj trejnantaj por Olimpika kunkursado uzas pli mallongajn labirintojn por evoluigi siajn rapidecon, kuraĝon, kaj orientiĝajn lertecojn.

Kurantoj unuafojaj devus provi la 3-cirkvitan labirinton. 4 turniĝoj estas bezonataj por eskapi ĝin.

Pli kapablaj kurantoj povas trejni sur la 5-cirkvita labirinto. 5 turniĝoj estas bezonataj por eskapi ĝin.

Pruvo de Rehavigo: 9JRL/ADIM/I0OC/JMC2/KMHI



[edit]

Esperanto
Chapter 6: How to create the walls
Kiel krei la murojn (Ch.6)
La muroj de la labirinto estas formitaj per la korpoj de la atletaro.
3-cirkvita trejna labirinto bezonas almenaŭ 10 atletojn, plus kuranto.
5-cirkvita trejna labirinto bezonas almenaŭ 12 atletojn, plus kuranto.
7-cirkvita oficiala Olimpika labirinto bezonas almenaŭ 15 atletojn, plus kuranto.
Ĉiuj atletoj, escepte la kuranto, staras sur ŝnureto, formante murojn ĉirkaŭ la kuranto.
Escepte ke vi kunigas tre grandan teamon de 150 aŭ pli, vi ne havos sufiĉan atletojn por formi la tutan labirinton je la komenciĝo de la konkurso.
Anstataŭe, vi kreos la murojn kiam ili estas bezonataj, komenciĝante en la centro kaj farante laŭe eksteren dum la kuranto moviĝas tra la labirinto, la muro moviĝas kun la kuranto.


Dum konkurso
Kiam la kuranto alproksimiĝas al vi, ekturniĝu.
Kiam la kuranto preterpasas vin, ĉesu zumi.
Kiam la kuranto estas tute pasinta vin, foriru de via loko kaj moviĝu laŭ la vojo.
La muro devas moviĝi plirapide ol la kuranto por certigi ke la kuranto estu ĉiam ĉirkaŭita de muroj.
Reguloj
La muro neniam parolu al la kuranto.
La muro devas neniam konscie tuŝi la kuranton.
Se la kuranto misorientiĝas, la kuranto rajtas kuri rekte en la muron. La muro devas reteni sian balancon kaj stari firme.
La Sophrusune {greek} respondecas por certigi ke ĉiuj membroj de la muro obeu ĉi tiun reguloj.

Pruvo de Rehavigo: JKC7/C8JB/5ARH/MBM2/3ITE
(transcript: Emilio)



[edit]

Esperanto
Chapter 7: Kurante en la labirinto
Kurante en la labirinto (Ch. 7)

Vi komenciĝos ĉe la centro de la labirinto, kaj navigos vian vojon eksteren.
Vi estos blindbandaĝita dum la daŭro de la evento.
Vi retenos viajn brakojn falditajn trans via brusto ĉiam.
Vi navigos per sono. La muro zumos por gvidi vin..
Vi trakuros la labirinton sola.
Via tempo estos mezurita. Finu la labirinton kiel eble plej rapide.

Lertecoj

Navigi labirinton blindbandaĝite estas tre misorientiga, sed ekscita sperto.
Trejni por estiĝi labirinta kuranto signifas evoluigon de ĉi tiuj lertecoj:

Spaca Orientiĝo
Aŭskultado
Memoro
Kurago
Rapideco Elteneco

Rapideco

Rapideco estas relative ene de la labirinto. Plimulto el la labirintaj kurantoj ne fakta kuras enstatŭe ili piediras kiel eble plej rapide.

La plejmulto de kurantoj neniam fakte finkuros tutan labirinton, eĉ post jaroj da trejnado. Gi estas nekaptebla atingo al kiu ĉiu kuranto aspiras, sed nur la plej bonaj sukcesas.

Senrajtigo

Kurantoj estas senrajtigitaj pro la sekvaj agadoj:
_Forigo de la blindbandaĝo
_Frapi ĝisteren la muron
_Erare reveni al la centro
_Renversi direkton kaj moviĝi malantaŭen ĝis la centro, preter la fino de la muro, se la muro estas moviginta plu laŭ la vojo.

En ĉiuj ĉi tiu kazoj, la Sophrosne [grekaj literoj] respondecas pri determine kaj anonco de senrajtigoj.

Progresintaj Strategioj

Regu vian timon. Timo estas la plej granda obstaklo al rapideco en la labirinto.

Memoru la desegnon de la lbirinto tiel ke vi povas vidi ĝin en via menso kiam vi estas blindbandaĝita. Trovu aŭ kreu labirintan plankdesegnon. Praktiku piediradon kaj kuradon sur ĝi sen blindbandaĝo.
Ĉi tio evoluiggos muskolan memoron de la desegno.

La thumos [grekaj literoj] respondecas por trejnado kaj evoluigado de kuranta talento.
Ili ofte mem estas superaj kurantoj.

Pruvo de Rehavigo: R8KP/HJD2/BN2M/EWV3/7JAA
(transcript: Nicolas)



[edit]

Esperanto
Chapter 8: Doors and Parallel paths
Pordoj kaj la Paralelaj Vojoj

(grekaj literoj -- Agonothetai) organizas samtempajn labirintojn trans la multaj mondoj ĉar ili kreas per fektan kunordigon -- unu desegno, unu vojo, kaj unu direkto.

Ĉiuj samtempaj labirintaj kurantoj dividas unuopan vojaĝon, spertatan en perfekta paraleleco, kreante ondetojn da potenca snroneco tra la multaj, multaj mondoj.

Ĉi tiu subita eksplodo de sinkoneco tiras la mondojn portempe pliproksimajn, kreante pordon nur sufiĉe longe por permesi komunikadon kaj movigon inter ili.

Krei perfekte paralelajn kaj samtempajn konkursojn estas tredefie, kaj certaj fortecoj estas bezonataj por certigi sukceson.

La (grekaj literoj -- Dikaiosune) respondecas, dum Sinkronigaj Eventoj, por tempomezuri la komencigon de la konkuraj je la precizaj intervaloj antaŭkonsentitaj de multobaj mondoj.

La (grekaj literoj -- Mythopoeia) respondecas por krei senperajn kunordigajn raporojn pri labirintaj trejnadaj sesioj kaj konkursoj. Ĉi tiuj dokumentoj devus inkluzivi kiel eble plej multajn detalojn pri la atletoj kaj la loko.

La (grekaj literoj -- Agonothetai), kaj specife la (grekaj literoj -- Sophrosune), kompilos kaj studos ĉi tiujn kunordigajn raportojn, analizante ilin por detaloj kiuj eble malfortigis aŭ fortigis la provitan enliniigon.

Pruvo de Rehavigo: C6FB/C7ER/333G/8R2A/XV7Q
(transcript: Nicolas)



[edit]

Esperanto
Chapter 9: From stone to human
De Ŝtono al Homo (Chp. 9)

Ĉi tiom ni scias.

En 480 a.K., alianco de Antikvaj Grekaj urbo-ŝtatoj malpermesis la Labirinton kiel sporton. Dekreto anoncis:

La potenco de ĉi tiuj blindbandaĝitaj atletoj estas tro granda. La Labirinton permesas al nuraj mortemuloj vidi tion, kion ni ne rajtas vidi. Ni ofendis la diojn. Ni pledas por ili senkulpigo de ni. La Labirinta sporto ne plu ekzistas.

Preskaŭ ĉiu unuopa ŝtona labirinto estis dismuntita. Nur labirintoj faritaj por adorado al la dioj restis nedifektigitaj, kaj ili estis zorge gardita por malpermesi revenon de la atletoj.

Trejna kronikoj, plakoj de ĉampionoj, statuoj de herooj -- ĉiuj indikoj pri la Labirintaj atletoj estis detruitaj.

La posteno de la Olimpika {greek} (Agonothetai?) la originalaj organizantoj kaj juĝantoj de la labirinto, estis por ĉiam aboliciitaj.

Plej grave, organizi Labirintan eventon estis deklarita krimo kontraŭ la dioj -- punebla per dumviva ekzilo.

Devis estis la fino de la Labirinto. Sed ne estis.

Sekreta societo de antaŭaj {greek} (Agonothetai?) rifuzis forlasi la sporton. Ili aŭtoris pakton:

La plej grava ludo ne estu forgesita. La ringo devas ne esti rompita. Por reteni la mondojn kunajn, ni daŭrigos la ludadon.

Kaj tiel ili decidis daŭrigi trejnadon kaj konkuradon de Labirintaj kurantoj. Ne plu herooj de la Antikva Olimpiado, la kurantoj estigus sekretaj retenantoj de la granda tradicio.

Sed por eviti la eltrovon kaj forigon la {greek} (Agonothetai) bezonis rimedon por konstrui labirintojn kiuj povus naskiĝi el nenio kaj postlasti neniun signon. Ekde tiu momento, la sporto por ĉiam ŝanĝiĝis. Anstataŭ ŝtonaj muroj, la Labirintoj estu vivantaj.

Pruvo de Rehavigo: 83JC/HJP8/E6SK/5MAB/211Z



[edit]

Esperanto
Ĉapitro 10: Paralela Geografio
Paralela Geografio

Ni ĉiam komencas la labirintan konkurson ĉe la centro, tiel ke multoblaj mondoj povu liniigi siajn samtempa jn kurantojn ĉe la precize sama loko sur la surfaco de la terglobo.

Precizaj terglobaj koordinatoj por la centroj de la labirintoj estas eltrovitaj kaj komunitaj antaŭe de la agonothetai trans multoblaj mondoj.

Ĉi tiuj koordinatoj eble kongruos al malsamaj vilaĝoj kaj urboj en malsamaj mondoj. Ĉi tio pro tio ke la samaj vilagoj kaj urboj estas arangitaj malsame en la pluraj mondoj, depende je ilia kontinenta strukturo.

Tial la koordinatoj de ĉiu labirinto devas esti alĝustigitaj por envolvi la kontinentan formaĵon en ĉiu mondo. Via Parizo eble samlokus kiel Moskvo en alia mondo, ekzemple.

En iuj kazoj, remapigo montros ke samtempa labirinto ne eblas. La urba labirinto de unu mondo eble situos en la mezo de via oceano, au en danger a montara tereno.

Tial, por kunordigi kun la maksimuma nombro da eblaj mondoj, unuopa mondo ofte okazigos samtempan labirinton en ses diversaj lokoj, ĉiu mapanta al praktikebla loko en almenaŭ unu ringo de aliaj mondoj.

La Sofia respondecas por servado kiel pralelaj geografiistoj. Ili kalkulas la lokojn bezonatajn por la samtempa labirinto, bazita je ilia kompreno de la geografio de la ses diversaj mondospecoj.

Pruvo de Rehavigo: MA84/J20N/W593/JW52/BH34
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 11: Many Worlds (1/2)
Multaj Mondoj (Ch.11)

Ĉiu ago ne havas egalan kaj malan reagon. Vi apenaŭ nomus turniĝon al la maldekstro, ekzemple, sama kiel krei paralelan universon en kiu vi turniĝis dekstren.

Tamen precize tio okazas.

Paralelaj Universoj

Realecon konsistas el multoblaj paralelaj universoj -- miliardoj kaj miliardoj da paralelaj universoj.

Ĉiu universo reprezentas unikan versin de kiel realecon povus ekzisti.

Pensu pri realeco kiel giganta arbo, kun miliardoj da branĉoj kreskantaj diversdirekten. Ĉiu branĉo reprezentas malsaman mondon kie unika verso realeco okazas.

Kiam ajn decido estas farita en unu mondo, nova paro da branĉoj kreskas el la arbon por reprezenti tion, kio okazus en ĉiu ebla rezulto. Kaj dum pli da decidoj estas farataj en tiujn mondoj, realeco rebrancas, kaj refoje, kaj refoje.

Ĉiu branĉo estas tiom reala kiom ĉiu alia branĉo, eĉ kvankam ili ofte reprezentas tute malajn versojn de realeco.



[edit]

Esperanto
Chapter 11: Many Worlds (2/2)
Malfacil kredeble, se vi maturigis en mondo kiel la leĝoj de la multiverso ankoraŭ ne pruviĝis. Sed ili ne estas al fikciaĵoj. Eĉ en la mondo en kiu ni trovas nin nun, kvantuma fiziko eklernas pri ond-partikla dueco, kiu provas ke realeco povas ekzisti en malsamaj statoj ĉis ni observas kaj ti al ligas ili al unuopa dimensio.

En ĉi tiu mondo, Einstein eble jam ne havas plenan komprenon de tut-kosmologio, sed eble li malkovros la veron de ĝi iam, kiel tiom da sciencistoj en la aliaj mondoj, kaj eble eĉ aliaj Einstein-oj, jam faris.

Leĝoj de la Multiverso

Preskaŭ ĉiel, ĉiuj el ĉi tiuj multaj mondoj estas precize samaj. Ekzemple, ĉiu mondo posedas precize la samajn leĝojn de realeco.

Gravito ekzistas su ciuj el la miliardoj kaj miliardoj da Teroj. Du plus du estas kvar ĉie.

Sed aliel, ĉiu universo estas unika, ĉar historio evoluiĝis malsame ĉie.

Homa historio

Laŭ homaj term inoj, ciu decido farita en unu universo estis farita malsame en alia. Ĉiu vojo laŭirita, ĉiu pordo malfermita, ĉiu voĉdono donita, ĉiu kuneco finita -- ĉio eltruniĝis male en almenaŭ unu universo.

Bazita je la decidoj kiujn ni faris, ĉiu homa konscieco estas ligita al sia propra vojo tra realeco. Kvankam ĉiu ebla historia tempolinio ekzistas samtempe, ni nur rajtas rajdi surunu vojo. Ni nur spertas unu unuopan versio de historio.

Ni desegnas niajn proprajn vojojn tra real co per la elektoj kiujn ni faras. Ni neniam flankeniras de la vivo kiun ni desegnas por ni mem.

Sed ĉu vi iam scivolis, pri kio estus okazinta se vi estus farinta malsaman decidon, se vi estus irinta laŭ malsama vojo? Ie en la multiverso, alia versio de vi jam scias precize kio estus okazinta -- ĉar ili travivas ĝin.

Geologia Historio

Laŭ geologiaj terminoj, ĉi tiu Tero mem faris diversajn "decidojn".

Multaj moviĝoj de la krusto de ci tiu Tero tra miliardoj da jaroj formis niajn oceanojn kaj kontinentojn. Sed ĉi tiuj moviĝoj okazis malsamtakte aŭ malsamdirekte en malsamaj mondoj. Kaj ĉi tiuj malsama moviĝoj, en paralelaj universoj, formis tre malsamajn oceanojn kaj malsamjn kontinentojn.

Do en iuj mondoj, ni travivas niajn paralelajn vivojn sur surfacoj de Tero kiuj aspektas tre malsame kompare al iu alia globo.

Pruvo de Rehavigo: S33C/AH24/FEK8/G87T/IB76



[edit]

Esperanto
Chapter 12: Tut-Kosmologio
Tut-Kosmologio
Tut-kosmologio, perdita scienco en ĉi tiu mondo, estas la studado de la paralelaj universoj. Tut-kosmologiistoj studas aliajn mondojn per omphaloi samkiel la astronomoj studas la stelojn kaj planedojn per teleskopoj.
La Klasifika Sistemo de Tut-Kosmologico (PCCS) organizas la multajn milarojn da universoj en ses ĉefajn grupojn, bazite je samecoj kaj malsamecoj en la aranĝo de kontinentoj sur la surfaco de ĉiu Tero.
Etendita studado de aliaj mondoj per la omphalou rivelis ke ĉiuj el la Teroj en nia hodiaŭa realeco ŝajnas ekzisti en unu el ses formoj, montraraj sub.

Pruvo de Rehavigo: ORA9/174K/7K55/6E7S/835U
(transcript: Mauroking)



[edit]

Esperanto
Chapter 13: The danger of Neo-Pangaea (1/2)
La Danĝero de Neopangaea

Dum jarcentoj, tut-kosmologiistoj estis konfuzitaj pro la relative malmutaj specoj de Teroj observataj tra la {greek} (omphaloj) reto. Kial devus esti nur ses variaĵoj, kiam miliardoj kaj miliardoj da mondoj ekzistas? Ĉu ne devus esti miliardoj de malsamaj kontinentaj formaĵoj?

Kiam tut-kosmologiistoj ekobservadis per la {greek} (omphaloj), ili malkovris ke plejparte la mondoj estis en formo Pangaea.La sekva plej granda grupo estis Gondwana, sekvata de pli malgrandaj grpoj en Nuna kaj Kenorland formoj. La plej malgrandaj grupoj estis Gaea - kiu estas la formo en kiu ni ses aktuale loĝas - kai Neopangaea.

Tra tempo, tamen, tut-kosmologiistoj rimarkis ke la nombro da observataj mondoj en la stato de Neopangaea kreskas dramece - kaj la nombro da ĉiu alia formaĵo, escepte Pangaea, multe pli malgrandiĝas.

Ne ĝis la frua 18a jarcento povis tut-kosmologiistoj ekspliki ĉi tiujn du misterojn - la tre malgranda nombro da eblaj statoj kaj la oftaj ŝangigoj (ŝanĝiĝoj) en distribuo de statoj

La teorio de Rapida Kontinenta ŝanĝiĝo

En 1726, alianco de sciencistoj laborantaj tra kunordigitaj mondoj proponis teorion por klarigi la ses variajojn (variaĵojn). Ili teoriis ke la normigo de kontinenta strukturo servas kiel natura sinkroniga metodo por la multaj mondoj kiam la multiverso alproksimigas (alproksimiĝas) al sia Supra Limo.

Laŭ ĉi tiu teorio, realeco konstante reorganizas la terformojn de la tero en ses normajn formojn por kiel eble plej rapide forigi tre grandan nombron da malsamecoj trans la diversaj mondoj. La rezulto de ĉi tiuj ŝanĝiĝo estas rapida malpliiĝo en la nombro da sume samtempaj mondoj.

Rapidaj Kontinantaj Ŝanĝiĝoj tial plej probable okazas kiam realeco alproksimiĝas sian maksimuman nombron da samtempaj mondoj.

Kaj la defaulta direkto de ŝanĝiĝo ŝajnas esti al stato de Neopangaea
(transcript: Nicolas)



[edit]

Esperanto
Chapter 13: The Danger of Neo-Pangaea (2/2)
Eksterecaj Mondoj

Kiam universo ekmalsamiĝas tro multe disde multaj aliaj mondoj, ofte kiel rezulto de la daŭra evoluigo de homa civilizacio, ĝi estiĝas tio, kion, nomas tut-kosmologiistoj "ekstereca mondo".

Ju pli ekstereca la monfo, des pli alta estas ĝia risko por Rapida Kontinenta Ŝanĝiĝo.
Laŭ la kalkuloj de la sciencistoj, mondoj en la stato d Gaea aktuale estas plej riskohavaj por Rapida Kontinenta Ŝanĝiĝo. Kompare al la miliardoj de aliaj mondoj, ekzistas tiom malmutaj Gaea-mondoj ke simple esti en stato de Gaea jam kreas danĝere altan gradon de malsamiĝado. Aliflanke, mondoj en stato de Pangaea povas aprtiĝi laŭ multaj, multaj ne-geologiaj metodoj antaŭ ol ili frontas la saman gradon de risko.

Lastatempa geologia scienco en la mondo en kiu ni nun troviĝas proponis teorion de kontinenta drivo kiu similas al la tut-kosmologiista teorio de Rapidaj Kontinentaj Ŝanĝiĝoj, kun unu ĉefa escepto. La teorio pri kontinenta drivo en ci tiu Tero proponas ke devas pasi miliardoj da jaroj por moviĝo de la kontinentoj. Sed tra la {greek} (omphaloj) tut-kosmologiistoj observis tre malsaman scenaron.

Laŭ vizioj ĉe la {greek} (omphaloj), la ŝanĝiĝo fakte okazas ŝajne dum momento; estas masiva geologia ŝanĝiĝo dum nur okul-palpebrumo. Sciencistoj spektis la okazon, kaj la influo tiel rapida ŝanĝiĝo je homa civilizacio povas esti preterordinarte ruiniga.
Urboj detruiĝas, popolog (popoloj) dismetiĝas, kulturoj perdiĝas, kaj la vivomaniero por preskaŭ ĉiu persono lasita vivanta post la ŝanĝiĝo estas por ĉiam ŝanĝita.

Tial estas pli kaj pli grave por tut-kosmologiistoj serĉadi mondojn je risko, mondojn kiuj pli kaj pli malsamas disde la multaj aliaj, tiel ke ili povu interveni kaj malebligi la ŝanĝiĝon.

Ni nun kredas ke ĉi tial ni estis senditaj al ĉi tiu mondo por trovi rimedon malpliigi la nombron da malsamecoj per homaj sinkronigadaj metodoj, antaŭ al ĉi tiu mondo estas tirata en staton de Neopangaea.

Pruvo de Rehavigo: VE49/5R21/1VA2/214R/K117
(transcript: Nicolas)



[edit]

Esperanto
Chapter 14: The limits of many worlds
La Limoj de Multaj Mondoj
Tiom nekalkukeble granda la multiverso, ĝi ja havas siajn limojn. ĝi ne povas kreski senfine granda.
La nombro da multaj mondoj povas kreski gis pli granda ol iu imagebla nombro. Sed sciencistoj kredas ke estas limo al kiom da mondoj realeco povas samtempe subteni.
ĉi tio estas la "supra limo" de realeco kaj neniu scias precize kio okazus, se tiu supra limo estus preterpasita.
La plej ofte akceptata teorio estas je preteriri la superan limon de realeco rezultigus specon de elasta reago en la mala direkto, eble disfaligante ĉiujn de la miliardoj da mondoj en unuopan mondon, de kie realeco rekomenciĝus de la komenciĝo.
Nova naskiĝo de la multiverso.
Al 99.9 x 10^8 procento de la homaro trans la multaj mondoj, ĉi tio estus iom tragika evento. Bonŝance, realeco havas naturan mehanismon por malpiigi la nombron da samtempaj mondoj.
La plejparto de bagatelaj decidoj finfine kondukas al la sama rezulto. ĉu folio falas al la tero aŭ ne, ĉu fiŝo naĝas supren au masupren, ĉu protono rotacias maldekstren aŭ dekstren - ĉiuj el ĉi tiuj bagatelaj malsamecoj estiĝas precize la sama rezulto tratempo. Rezutlte, ne ekzistaz bezono ke multoblaj mondj reprezentu ambaŭ eblajn rezultojn. Realeco povas rekunigi la multoblajn branĉojn kiujn gi ĝi kreis por kovri multoblajn rezultojn en unuopan brancon.
Realeco tial konstante malpliigas la nombron da samtempaj mondomondoj, eĉ dum ĝi konstante kreas novajn.
ĉi tio estas zorgema balanciga ago, tamen, kaj ĝi ne ĉiam ŝajnas sukcesi. Fakte, homaj civilizacioj trans la multiverso ŝajne riskigis la multiverson pro atingo de la supra limo.
Homa historio, laŭ sciencistoj, rezultigis ekstreme rapidan plinombrigon de mondoj..Nia konstanta ekzercado de libera volo kreas nekutime grandan nombron da mondoj kies finoj neniam revenas al unuopa trako.
Kiam rezultoj malsukcesas mem solvi si, alternativo - kaj de homa perspketivo, malpli dezirinda - natura sinkronigada metodo povus okazi, la Rapida Kontinenta ŝanĝiĝo. ĉi tio ŝajnas esti metodo malebligi oftajn elastajn reagojn. ŝajne Patrino Naturo ne necese ŝatas rekomenci aferojn. Ci tio ets nur iom avantage al ni. Rapidaj Kontinental ŝanĝiĝoj estas preferindaj al la detruo de la tuta multiverso, sed kataklismaj spontaneaj ŝanĝiĝoj al la kontinenta strukturo de la Tero ankoraŭ estas tre nedezirindaj eventoj por homoj.
Kiel observis tut-kosmologiistoj, estas konsekvencoj al la nekalkulebla nombro da decidoj faritaj trans ĉiu mondo en ĉiu momento. Ciu malsameco kiun ni kreas en niaj vivoj movas la reston de la mondoj pli proksimaj al tiu plej dangera supra limo.
ĉi tio, kompreneble, estas kial tiom da mondoj partoprenas en kunordigaj kaj sinkronigadaj ritoj - kiel la labirinto kaj la Multiversa Olympiado.

Pruvo de Rehavigo:MA87/4NE2/GHQ5/Y382/MEG8
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 15: La Profetajo
La Profetajo
La ebla danĝero de Neopangaea, kiam kuniĝas la kvino, estas bone konata trans la multaj mondoj.
Sed en ci tiu Gaea-mondo, ni ne rajtas paroli pri la danĝero - aŭ pri la solvo.
Anstataŭe, ni montros ĝin.
Foje, la plej bona loko por konservi sekreton estas en la klara videblo de aliaj.
Hodiaŭ, antikva saĝeco estas konservata en la plej moderna simbolo.
Tuj kiam vi ĝuste spacumis la kontinentojn, estus ideale cirklumi ĉiun kontinenton kaj tiam almeti sagetonjn montrantajn la direkton de moviĝo (la kunigo de la kontinentoj). La cirkloj devus aspekti kiel diagramaj cirkloj, kaj ni NE volas ke la cirkloj estu interligitaj, kiel en la Olimpika Simbolo. La cirkloj devus esti pli apartaj ol en la Olimpika Simbolo. Kvin cirkloj en la sama 3 x 2 formo, sed Ne interligitaj iel ajn.
En la estonteco,
la mondo kuniĝas,
escepte ke hodiaŭ,
la mondo kuniĝas.
Pruvo de Rehavigo: 4G1A/777X/N236/209K/874P
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 16: Atleta Enliniigo (1/2)
Atleta Enliniigo
Imagu, ke post vi finlegas ĉi tion, vi demetas ĝin kaj dauras en via taga vivo. Malgrandaj deviiĝoj en la pozicio de via korpo akumuliĝos, ĝis morgaŭ je ĉi tiu horo via korpo estos, trans la multaj mondoj, en nekalkuleble multaj lokoj sur la surfaco de la planedo.
Sed: Se vi emas esti rutinema, estos tempoj kiam vi estos en preskaŭ la somo loko. Kiam vi kuŝas en la lito aŭ sidas ĉe la mantemanĝa tablo, iuj el viaj paralelaj memoj trans malsamaj universoj estos en precize la sama loko, farante punktojn de kongrueco. Tio ne estas fota efiko. ĝi estas lokiĝinta, ĝi estas nepreciza, kaj ne multe videblas kontraŭ l fono de la nebuliĝo de la miliardoj kaj miliardoj da mondoj.
Sed konstatu, ke vi povus liniigi vian korpon precize, per la lerteco kaj precizeco kaj gracio de Olimpik-nivela atleto. Konstatu, ke vi povus plani, antaŭ semajno, iri precize al la ĝusta loko, kaj teni vian korpon laŭ precize la ĝusta maniero. Konstatu, ke vi povus fari sporton laŭ via plej bona lrteco, via absolute pinta efektivigo, tiel ke ekzistas preskaŭ neniom da diferenco disde unu agado al alia.
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Capítulo 16: Atleta alineado (2/2)
En ĉi tiuj momento de atleta kunordiĝo, la paralelaj memoj trans alie tre malsamj mondj estus precize en la sama loko. Kaj supozu, ke vi fermus viajn okulojn, kaj ke vi estus tiom konscia pri malgrandegaj tiroj, malgrandegaj fortj kiujn vi povus senti kie via korpo menso estis kunordigitaj, trans universoj, kun la plej multaj punktoj de kunrilato. Kaj ni ni supozu ke per etaj moviĝoj, vi povus kunordigi vin kun aliaj vioj.
Okazus du aferoj.
Unu estas, ke via korpo estus ponto, potence direktanbe fortojn el unu mondo al alia ŝanĝante la topologion de la multiverso kunkudrante universojn tie.
Alia estas - se vi estus ekstreme preciza pri la loko de via korpo, pozicio kaj moviĝoj via menso spertus miniaturan version de la natura sinkronizado de la mondoj, kunordiĝante kun alia kopio de vi mem. Memoroj, pernsoj, ideoj povus salti trans la fendo, tiel k ke via menso vojaĝus de unu vio al alia.
Dum ci tiu momento de fizika kunordiĝo, via propra cerbo agus kiel la {greek letters-omphalos} komunikante trans la multaj mondoj, kreante umbilikon kiu kuntiras la mondojn.
Vi malfermus viajn okulojn kaj subite estus almenaŭ unu malpli mondo en la multiverso - sed sen ia detruo, sen ia ŝanĝiĝo. Tra ĉi tiu zorge orkestrita kunfandigo, pli malgranda, pli sekura nombro da samtempaj mondoj kunekzistas. Realeco restus ene de sia supra limo - almenaŭ por nun.
Kaj vi subite habus memorjn de alia mondo.
Atleta kunordiĝo estas tio, per kiu ni rehavigis niajn memorojn, kaj tiel vi rehavigos viajn. Estas ankaŭ kiel ni intencas sekurigi ĉi tiun mondon por nun.
Pruvo de Rehavigo: 5474/WAS8/541S/9424/50MJ
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 17: Multiversal Olimpiad (1/2)
Multiversa Olimpiado

Ni supozu, ke vi volis kaŭzi multajn samtempain kongruiĝojn kaj korelativiĝoj trans la multaj mondoj.

Ni supozu, ke vi volis krei potencan aron da sinkronigitai mondoj por rezisti la taidon de Neopangaea, por preventi elastan realton de la multi mondoj en unu.

Ĉu vi provus la konstruadon de piramidoj, ŝtonkolonaroj, monumentoĵ kunordigitaj precize per astronomaj observajoj? Eble. Sed al la konstruistoj laborontaj kun vi, unu ŝtono probable estus tiom bona kiom alia, tiel ke en unu universo ili eble elektus unu, en alia alian, forskrapus tiun peceton da musko aŭ asus ĝin. Havante du nalsamajn amasojn da rokoj en la sama loko en du malsamaj universoj ne multe helpus al vi.

La plej bona celaĵo estus mem-reguliganta homeostatika sistemo kiun vi povus meti precize- homa korpo. Ideale, multe da ili.

Grupo da homoj ĉi rkaŭvag anta, malstrikte organizita, aboranta je iu komuna tasko estus bona komenco - sed ankoraŭ estus tro ĥaosa .

Do ni supozu anstataŭe, ke vi volis alproksimigi la fenomenon de atleta kunordigo je amasa skalo.

Kio okazus, se vi prenus atletojn el ĉie en la Helena mondo, kaj devigus ke ili trejnu dum multaj monatoj ce Elis, prefectigante siajn moviĝojn por esti la absolute plej rapadaj, optimumigante sin pri la plej bona metodo kuri sur vojon? Kaj tiam devigus je antauaranĝitaj tempoj, ke ili kuru la saman vojon, nevariantan trans mil jaroj?



[edit]

Esperanto
Chapter 17: Multiversal Olimpiad (2/2)
Kial ne serĉi trans grandal distancoj por trovi la plej bonajn kurantojn, tiel ke eĉ en universoj kie historio iris en vaste malsamajn direktojn, se iu tia kuranto estus naskita, estus bona sanco ke li kurus sur ĝuste tiu krako, je tiu sama tago?

Vi eble helpus konservi la mondon.

Post la nova katastrofo de 1815, la Multmonda Atleta Komitato bezonis preskaŭ duono de jarcento por komuniki siajn planojn al sufiĉe da mondoj por rezultigi diferencon.

αγωγοθεται en centmiloj da mondoj laboris senlace por krei organizitan, internacian konkurson laŭ la modelo de la antikvaj Olimikoj.

Ili kunmetis laŭeble la perditan scion de Elis, kunordigis eventojn kaj lokojn trans la mondoj, certigante ke la Olimpiado de la Multiverse kresku, floru, kaj estiĝu vere i intern acia en siaj propraj mondoj. Pli grave, ili certigis ke tiuj okazu je la samaj tempoj kaj en la samaj lokoj sur la surfaco de la Tero, eĉ trans la ses malsamaj specoj de mondoj.

Kiam ni unue alvenis en ĉi tiun mondon antaŭ preskaŭ tridek jaroj, ĝi ankorau ne estis membro de la Multiversa Olimpiado. Hodiaŭ, la restaŭrigita tradicio ŝajnas ke ĝi probable floros.

Tamen, je nia plej bona scio, neniu en ĉi tiu mondo krom ni ses konstatas la mond-savan gravecon de la ludoj. Nek unu historiisto ŝajnas konstati eĉ la veran celon inter la Antikvaj Grekoj kiam ili organizis siajn propajn mond-savajn ludojn.

Ni rajtas nur esperi, ke iliaj propaj kialoj por okaziigo de internaciaj ludoj, ilia deziro kunigi la mondon en spirito de sportindeco, devigos al ĉi tiu mondo reteni vivantan la tradicio. Se jes, la aliaj mondoj povas ĉiam spekti kaj kunordigi- se ni reten as la ΟMφαλος en ĉi tiu mondo malfermaj.

Pruvo de Rehavigo: SS71/124P/84JH/HFGS/CEAS



[edit]

Esperanto
Chapter 18: The Oath
La Ĵuro.

En ĉiuj la mondo kiuj festas la Multiversan Olimpiadon, la αγωνοθέται recitas la sekvan ĵuron je la malferma ceremonio:

Kompreneble en iuj mondoj ĉi tio estas publika ceremonio - kaj en aliaj, sekreta ceremonio.

Vi devas lerni ĉi tiun ĵuron, kaj instrui ĝin al via propra αγωνοθέται.

Ĉiuj la paralelaj mondoj estas egale realaj.

Tamen unu estas la originala mondo, la mondo el kiu historio naskigas, la mondo el kiu ĉiom de la scio de la multaj fontas.

La originala mondo estas la vera, unuopa όμφαλοί, la umbiliko de realeco mem.

Tie la orakolo ĉe Delphi unue akiris vidkapablon.

Tie la orakolo ĉe Delphi estiĝis la unua kiu vidis la multajn, la unua kiu vidis la ses, la unua kiu atestis la sangigon (ŝanĝiĝon?).

Ni ŝirmos la unu veran όμφαλοί kontraŭ la ŝanĝiĝo, per la gloro de nia sporto, kaj per la honoro de niaj teamoj.

Ni kunvenas en la spirito de unueco. Ni savas unu por savi multajn.

Kiel unu cirklo de atletoj, ni festas la mondon por festi la mondojn.

Pruvo de Rehavigo: 8IXW/2M00/GDPN/ZTU5/JK24



[edit]

Esperanto
Chapter 19: Parallel Selves (1/2)
Paralelaj Memoj
Ni ne renkontis iujn el niaj propaj paralelaj memoj en ĉi tiu Gaea mondo. Neniu el ni tion farus, escepte Jorge, kiu memoras sian propran hejmon kiel Gaea mondo.
Eĉ se tiel, estas treege malprobable ke iu unu homo ekzistas en iu specifica mondo. Ni povus vojaĝi al miliardoj de aliaj mondoj antau ol renkonti alian version de ni mem.
Sed ni scias, ke niaj paralelaj memoj ja ekzistas ie. Ni certas, ke en almenaŭ unu alia mondo, ni ses ĉiu havas alian memon kiu elektis ne entrepreni ĉi tiun vojaĝon, kiu neniam forlasis sian hejman mondon.
Je niaj plej malfacilaj tagoj, ni ofte deziras ke ni estu tiuj aliaj ses. Je la tagoj kiam ni progresas, ni ĝoias ke ni estas ĉi tiuj ses, la seskiu riskis. Kaj je la tagoj kiam ni sentas en niaj koroj la gravecon de nia misio al la multiverso, kiam ni sentas la honoron de nia servado al la multaj mondoj, ni scias ke ni ses eĉ ne povus esti la alia ses. Ni ses ĉiam elektus vojagi, refoje kaj refoje kaj refoje.
Estas rito por trovi, kaj komuniki kun, fiaj paralelaj memoj.
ĝi nomiĝas la Persona Labiritno. Kaj oni diras, ke ĉi tiu rito permesas personal kunordiĝon trans multaj mondoj.
En la granda plano de la multaj mondoj, la paralelaj memoj de unu persono fariĝas infinitezime malgranda parto de la multiverso. Persona kunordiĝo ne povas savi mondon de la sangigo.
Tamen multaj personaj kunordiĝoj en unu mondo ja faras tiun mondon pli ricevema al kunordiĝoj kaj sinkroniĝadoj el aliaj mondoj. Kiam multaj individuoj finas la riton de la Persona Labirinto, la mondo estas preparita por la multe pli granda kunordiĝo, kaj multe pli granda sinkroniĝado.
Ĉi tial, ĉiuj kvar jaroj dum la dekdu semajnoj antaŭ la malfermaj ceremonioj de la Multiversa Olimpiado, ĉiuj el la malsamaj kulturoj trans la multaj mondoj kuvenas por fini siajn personajn labirintojn.
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 19: Parallel Selves (2/2)
Personaj Labirintoj
La rito estas simpla. Estas kvin stadioj:
Unue, vi devas elekti labirinton.
Iu labirinto povas esti elektita - pentrita labirinto, ŝtona labirinto, plantita labirinto, ec portempa labirinto farita por la okazo. La sola escepto estas, ke vi devas ne krei homan labirinton por ĉi tiu rito. (En multaj mondoj, la homa labirinto estas ankoraŭ sekreto, kaj devas ne esti parto de ci tiu publika tradicio.)
Due, vi devas subskribi la labirintan registron.
Vi devas montri al la multaj mondoj viajn intencojn fini la riton antaue, per subskribi labirintan registron.
En la registro, vi devas skribi vian nomon, via n loglokon, via elektita loko por la labirinto, kaj la daton kiam vi intencas fini la riton. Vi devas eskribi ĉi tiun informon almenau unu tagon antaue.
La labirinto registro devas esti konservita en {greek letters-omphalos}. Tiper, ĉiu ĉefa urbo havas sian propran registron.
Trie, vi devas identigi vian mond-krean momenton.
Mond-krea momento estas la plej vivoŝanĝanta persona decido kiun vi faris dum la pasintaj kvar jaroj, ekde la antaŭa rita periodo. Vi devas desgni diagramon de via mond-krea momento.
Ĉe la supro de la diagramo, skribu la decidon kiu frontis vin, kaj la daton kiam vi decidis, al via plej bona rememoro. Uzu sagetojn por indiki la eblajn elektojn. Sub la sageto plej maldekstre, skribu la elekton kiun faris en ĉi tiu mondo. Moviĝante dekstren, skribu sub aliaj sagetoj la alaijn unu, du, tri aŭ pli elektojn kiujn vi eble estus farinta en paralelaj mondoj.
Kvare, vi devas prepari vian skribrulajon.
Sur la skribrulaĵon, desegnu la diagramon de la lastatempa mond-krea decido kiun vi faris.
Vi portos vian skribrulaĵon dum vi finas la kuradon je via persona labirinto.
Kvine, kaj fine, vi kuradas, la labirinton.
Je la tago kiun vi elektis, iru al la labirinto kaj promenu ĝin de la ekstero enen,tiam reeksteren. Portu vian skribrulajon.
Dum vi finas la promendadon, imagu ke vi estas paralela memo. Vi devas imagi, tiom detale eble, kia estas la alia mondo kiun vi kreis per via decido, kaj kia estas via alia vivo.
Se vi havas iujn perceptoj aŭ vizioj dum via kurado, skribu ilin poste kaj kundividu ilin kun amikoj kaj familianoj. Estas tradicio ke amikoj kaj familio kunigu post ili finis siajn personajn labirintojn por diskuti siajn spertojn kaj kundividi siajn viziojn.

Pruvo de Rehavigo: 6LL2/KAR8/057S/RPD0/849A
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 20: Secrets of the Omphaloi
Sekretoj de la {greek letters-omphaloi}
La Antikvaj Grekoj estis la unuaj malkvoris la sekreton de la multaj mondoj antaŭ pli ol kvar mil jaroj.
Ni memoras tion hodiaŭ kiel aĝon de mitologio. Herkulo kaj Tezeo, Aĥilo kaj Odiseo, fantaziaj rakontoj de la dioj. Ni memoras ĝin kiel epokon de imago.
Tamen por la Grekoj, estis epoko de enketado, kaj de vera mirado.
Iliaj rakontoj pri la dioj ne estis fikciaj, kaj ili ne estsis celitaj esti metaforoj por vivo sur ĉi tiu Tero.
Ili baziĝis je realaj eventoj, veraj rakontoj observitaj per sanktaj stonoj. Iliaj mitoj estis metaforoj por vivo sur aliaj teroj, por alternativaj realecoj okazantaj en masiva paralelo trans la multaj mondoj.
En Antikva Grekio, ĉe ĉiu cefa templo elstarir sankta ŝtono, au {greek letters- omphaloi}. Laŭ la antikvaj historioj, orakoloj ĉe la temploj svebus super la {greek letters- omphaloi} por ricevi komunikadon de la dioj. Laŭ ĉiuj raportoj, jen la rakonto kiun la plejmulto de antikvaj Grekoj kredis - la orakoloj ĉe la {greek letters- omphaloi} ricevadis rakontojn. viziojn kaj mesaĝojn de la dioj.
Sed selektita grupo da konsi lantoj sciis pli bone.
La orakoloj komunikadis kun aliaj mondoj.
Antaŭ proksimume 10 jaroj, ni ses vojaĝantoj spektis, amuzataj kaj plaĉataj, dum arkeologoj en ĉi tiu mondo prezentis movan teorion pri la templo ce Delphi.
Delphi estis la situo de la plej grava {greek letters- omphalos} en la tute Helena mondo. Kaj bazita je atikvaj Grekaj historioj kaj lastatempa elfosado de ĝia templo, arkeologoj proponis ke la situo estis konstruita sur du kaŝitaj kaj tre aktivaj faŭltoj. Ĉi tiuj faultoj onidire kruciĝis precize sub la ruinigita templo, formante nodon de geologia nestabileco.
En multaj aliaj mondoj, ĉi tiu teorio jam estis pruvita fakto.
Ni jam sciis dum tre longa tempo ke se la Rapida Kontinenta ŝanĝiĝo okazus en antikvaj tempoj, la ĝusta epicentro de la granda restrukturiĝo estus rekte sub la templo ĉe Delphi.
Ni jam sciis dum tre longa tempo, je la vizioj de la orakolog ĉe la {greek letters-omphaloi} estas kial la Antikvaj Grekoj havis tiom progresinta scio de globa geografio - per spek ti disrompigajn geografiojn okazi en la aliaj mondoj.
Kaj ni jam sciis ke ĉi tio estas kial ili estis tiom devigitaj perfektigi sian propran sistemon por masiva sinkronigado - la Antikvaj Olimpikoj.
Pruvo de Rehavigo: PRNK/0Z3P/OWGC/S8BC/REH7
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 21: Visions (1/2)
Vizioj
Ni konas la miraĵojn kiujn vidis la antikvaj orakoloj per siaj omphaloi, dum tiuj unuaj tagoj de multiversa komunikado.
Ni scias, ke la antikva Olimpiado Kreiĝis por festi ĉi tiujn miraĵojn - honogiri la multajn, kaj hunigi la mondojn en spirito de unueco.
Sed ni ankaŭ scias la teruraĵojn, kiujn vidis la antikvaj orakoloj per siaj omphalio
Ni scias, ke la agonothetai desegnis multaj el la tradicioj de la antikva Olimpiado ne nur por festi - sed ankaŭ singarde. Ili klopodis preventi la plej grandegajn teruraĵojn de okazado en sia propra mondo.
Kaj ni scias kiujn terurigajn eventojn povas ankoraŭ okazi hondiaŭ, kiam la mondoj malsukcesas konservi kaj honorigi ci tiujn grandajn tradiciojn.
La Unua Katastrofo kaj la Nova Katastrofo
En 500 a.K. kaj en 1815 p.K., la mondoj finiĝis.
Unue la orakoloj, kaj tiam la sciencistoj spektis per siajn omphaloi. Ili spektis la finon de la aliaj mondoj.
Incendioj brulegis. La tero skuiĝis. Maroj saltis el siajn vojojn. Ĉio disfaliĝis - kaj tiam estis kunrirataj refoje en tute novajn formojn.
Pangaea, la formo el kiu venis ĉiuj diferencoj, revenis sed ĉi tiun fojon en nova formo. Neopangaea. La orakoloj kaj la sciencistoj spektis la okazadon de ĉi tiuj aferoj - la sangigoj riveligis antaŭ siaj propraj okuloj.
Kaj post la granda destruiĝo, stranga miksaĵo de postvivantoj vagis en unuopa kontinento ĉirkauita de unuopa maro. Ili vagis dum ŝajne aĝoj, ĝis restis tiom malmutaj postvivantoj ke plejparte la diferencoj kolapsis refoje, naj Neopangaea estis unuopa mondo refoje.
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 21: Visions (2/2)
La Antikvaj Grekoj provis interveni
Dum jarcentoj, la antikva Olimpiado gardis nian mondon kaj tiun de niaj aliancanoj - tamen malmultaj konis sian veran celon.
Eĉ funkciante sekrete, ili sukcesis. Kaj la Unua Katastrofo ne reokazis -- ne dum tre longa tempo.
Poste, kun la subigo de la antikvaj Olimpikoj fare de la Romia Imperio trans multaj mondoj, la multiverso suferis pro danĝetre rapida ondo da novaj mondoj. La mondoj plimultiĝis konstante, kaj sen iu granda kunlabora strebado restaŭri la kunordigon de la mondoj.
Rezulte, jam en la frua 19a jarcento ĉiuj krom kelkaj miloj da mondoj estis detruitaj, kaj plejparte la postvivantaj mondoj estis severe difektigitaj.
Ĉi tio estis la nova katastrofo.
La agonothetai trans la multaj mondoj provis refoje interveni. Tio helpis, sed estas tro multaj gravaj mondoj ankoraŭ ne parte de la cirklo de aliancaj mondoj.
Fakte, Micha havas viziojn per nis propra provizora omphaloi, Li informas nin ke ŝanĝiĝoj ankorau okazas - tamen ankoraŭ ne je la skalo de la unua au la nova katastrofo.
Restas ankorau tempo - sed apenaŭ. Ni estas firme deciditaj preventi reokazaon de la katastrofo.

Pruvo de Rehavigo: J0ER/QGA8/994S/LFGN/682O
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 22: Design of the Omphalos
Desegno de Omphalos
Kiu faris la unuan omphalós, kaj la komunikon de kia mesaĝo celis la skulptaĵo?
Ekde antikvaj tempoj, la plejmulto de omphaloí estus desesgnitaj en la formo de la omphaloí: de Delphi: kupolformaj statuoj, faritaj el ŝtono, kaj ĉizitaj por aspekti kiel ret-kovrita ŝtono.
Tamen laŭ antikvaj historioj, la statuo ĉe Delphi kiu postvivas hodiau ne estis unua omphalós ĉe tiu loko. ĝi estis la dua omphalós - rekreaĵo farita en la 4a jacrcento a.K.
La unua vera omphalós estis malsama. ĝi estis kreita el speciala specto de ŝtono -aerolito- kaj estis kovrita per vera teksita reto nomita argenon.
La originala sankta ŝtono falis el le ĉielo
Signifo
Kial la antikvaj Grekoj kovris aeroliton per reto?
En multaj mondoj, historiistoj kredas ke la originala desegno de la omphalós estis la verjo de la originalaj agonothétai-- rekta aludo al siaj propraj labirintoj.
La tekstia desgno de la díktyov (Greek for 'net') estis serpenteca kaj cirkla, precize samkiel la labirinto. Kaj vere, Dedalo, en Greka mitologio, konstruis la unuan labirinton kiel serion da "ondantaj retoj".
Oni ankau scias, ke la templo ce Delphi, poste sanktejo al Apolono la sundio, estis komence kreita kiel sanktejo al Gaea, la diino de la Tero.
Se la agonothétai krei la omphalós, ĝis desegno tre facile povus esti kodigita mesaĝo, sankta memorigilo kovri la Teron per labirintoj.
Desegnaj instrukcioj
Trovu aŭ kreu rokon en la formo de kupolo aŭ ovo-forma sfero.
Kovru la surfacon per cirklaj, interligataj linioj.
La linioj estu rondiraj, daŭraj, kaj neregule spacumitaj.
La linioj interligiĝu almenau 27 fojojn, kreante 27 nodojn.
La linioj transiru la pligrandan parton de la surfaca areo - ideale, 85% aŭ pli.

Pruvo de Rehavigo: 53FD/J03M/87AN/INE6/746W
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 23: Multiversal Travel (1/2)
Ch.23 Multiversa Vojaĝado (1/2)
Devus esti neeble endormiĝi en unu versio de realeco kaj vekiĝi en alia.
Devus esti neeble, sed ne estas.
Kiel vi probable deduktis el via propra aktuala malfacilaĵo, estas eble vekiĝi en stranga mondo kaj koni neniun, posedi preskau nenion, kaj memori ec nakoku-ĉui ĉar vi neniam ekzistis antaue en ĉi tiu mondo.
Ni ses autoroj de ĉi tiu kodekso vekiĝis en ĉi tiu mondo, sub precize tiaj kondiĉoj. Kaj ni imagas ke la sama estas vera por vi.
Se vi legas ĉi tiun kodekson, vi plejeble alvenis tien ĉi memorante tiom malmulte pri vi mem aŭ via celo kiel ni. Tamen unu el la unuaj memoraĵoj estas ĉi tio: ke vi havas hejmon, kaj vi volas reiri tien.
Vi bezonas scii ĉi tion: Multiversa (blank) vojaĝado estas treege rara. Kaj ĝi bezonas kunordigitajn strebojn je planeda skalo.
Post jaroj da pormomentaj (blank?) kunordigoj kun niaj hejmaj mondoj, ni rehavigis plejparte niajn memorojn. Kaj kiel montras la paĝoj de ĉi tiu kodekso, ni rehavigis plejparte nian komprenon pri kiel funkcias la multiverso.
Vojaĝado inter mondoj, tamen, estis la plej malfacile rehavigebla scio.
Post jardekoj de malsukcesoj, ni kredas ke ni fine rekreis la specifajn kaj tre malfacilajn kondiĉojn per kiuj multiversa (blank) vojaĝado povas okazi.
Ni kredas, ke post cirkaunavigi la globon, kaj post vizitado al ĉiu kontinento, ni finfine rekonstruis la kondiĉojn necesajn por nia vojaĝo hejmen.
Jen tio, kion vi bezonas scii.
Homa vojaĝado tra la pordoj necesigas eksterordinaran gradon de kunordiĝo kaj sinkronigado, multe preter tiu, kiun ordinaraj personaj aŭ ate atletaj kunordigoj povas subteni.
Ni kredas ke pro tio, multiversa (blank) vojaĝado nur povas okazi dum la jaroj de la Olimpiado, la tempo de plej granda multiversal kunordigo. Do konsciu, ke vi nur havos unu ŝancon reiri hejmen ĉiuj kvar jaroj. Vi devas plene preni avantaĝon de la ŝanco kiam ĝi venas. Vi ne havos alian dum tre longa tempo.
Vi devas ankaŭ konstati, ke neniu ordinara omphalos kaj neniu ordinara labirinto kapablas subteni la bezonaĵojn por la multiversa (blank) vojaĝado.
(transcript: unagi)



[edit]

Esperanto
Chapter 23: Multiversal Travel (2/2)
Kiel vi scias, la desegno de ordinara omphalos estas malkomplika.
unu roko
kovrita per reto
kun almenaŭ 27 nodoj.
Sed se la nuraj omphaloi kiujn vi vidis estas la malgrandaj skulptaĵoj ĉe la temploj, tiam la grandeco de penado bezonata por konstrui vojaĝan omphalos estos sendube preter iu kiun vi povus imagi.
Por trairi la grandajn distancojn de la multiverso (blank), vi devas krei omphalos lau la skalo de la multiverso mem. Kaj por nodi la nodojn, vi devos krei almenau 27 labirintojn je la sama skalo kiel la vojaĝa (blank left for omphalos?). Vojaĝante tra la labirintaj cirkvitoj aktivigos la cirkvitojn de la (blank left for omphaloi), permesante multiversan komunikadon - kaj multiversan vojaĝadon.
Memoru:
uni roko
unu reto
almenaŭ 27 nodoj.
Pruvo de Rehavigo: I5C3/KE66/2L7Y/D99I/245G
(transcript: unagi)



[edit]

Esperanto
Chapter 24: Navigating with flares (1/2)
Navigado per flagriloj
Eĉ se vi povas knostruni vojaĝan {omphaloi}, sekura vojaĝo hejmen ne estas certigita.
Estas miliardoj kaj miliardoj da mondoj, kaj ne estas simpla afero navigi de unu specifa mondo al alia. Fakte estas treege komplika afero. Bezoniĝas majstri teknikon konatan kiel "flagrila navigado."
Kiel plejbone ni povis determini, la vojaganto estas automate transporita al la unu mondo kun la plej forta kunrilato de homa aktiveco je la preciza momento kiam la vojaĝo oka zas. Alivorte, la multiverso {blank} sendas la vojaĝanton laŭ la kiel eble plej mallonga distanco - al la mondo moviĝanta samkiel la porda mondo.
Por kialoj kiujn ni ankoraŭ ne plene komprenas, kunordigo de geografio, konstruo kaj aliaj nemovaj diferencoj multe malpi gravas dum vojaĝado ol la sinkronigado de vivanta moviĝo.
Tial, kiam vi provas vojaĝi multiverse {blank}, vi devas krei tium da homa sinkronigado inter via mondo kaj via celata mondo - flagro da moviĝo kiu gvidas vian mondon pliproksime al la celata mondo. Por krei sufiĉe potenca flagro, vi devos povi precize antaŭnoti la lokon kaj aktivecon de mltaj miloj da individuoj en ambaŭ mondoj. Kaj se vi ne povas, via vojaĝo ebvle portos vin al iu loko tute neanticipita.
Se vi malsukcesas fari la plejeble fortan kunrilaton, ankoraŭ estas ke vi alvenos en mondon kiu estas sufiĉe proksima al via celata - mondo kie vi ankoraŭ trovos ke viaj amikoj kaj familianoj ekzistas. Tamn, iliaj vivoj eble estos tre malsamaj ol tiuj kiujn vi memoras. Kieal prepari flagrilon.
Grandega kvanto da antaŭa komunikado per la {omphalos} estas bezonata antaŭ via foriro por certigi la sukceson de via flagro.
Se vi havas du-vojan komunikadon per {omphalos} vi povas labori {agonothetai} en via celata mondo por prepari komunan eventon kiu sinkronigas tiom da homaj korpoj kiom eble.
Ju pli komplika la movado, des pli forta estos la kunrilato kiun vi kreos.
(transcript: Weezel)



[edit]

Esperanto
Chapter 24: Navigating with flares (2/2)
Se vi havas vojan komunikadon per {omphalos}, ke vi povas vidi sed ne esti vidata, vi devas studi la informon kaj viziojn kiujn vi ricevas el via celata mondo kaj uai tiujn por krei eventon en via mondo kiu plej paralelos aktivecon ki un vi anticipas en via celata mondo.
Jen la situacio en kiu ni aktuale trovas nin.
Nia celo estas profiti la kutimon de danci la labirintan dancon, tiel se sur la granda planko de Ariadno mem. Ĉiuj ni ses memoras ke ĉi tiu kutimo kazas ĉiunokte dum la unua dusemajno de aŭgusto en ĉiuj niaj hejmaj mondoj.
Dum niaj vojaĝoj ĉirkaŭ la mondon por prepari la vojaĝan {omphalos}, ni estis instruantaj al aliaj la labririntan dancon, kaj pludonantaj la tradicio de nia mondo danci ĝin tra la malfrua somero, je la horo se la sunsubiro en Kreto.
Ni povas nur esperi ke ili memoros tion, kion ni montris al ili, kaj ke ci tiu estos sufiĉa por sendi nin hejmen.
Pruvo de Rehavigo: DHJF/ALK8/DF59/X0F8/9743

Note: the text is difficult to read in the second to last paragraph, and I'm unable to determine if it's an n, a t, or both. This line can be removed once an Esperanto speaker identifies the proper word. --LaPingvino confirms -nt-. There's a -n missing in the word following. (Passing on the tradition of our world to dance it through the late summer, ...)
(transcript: Weezel)



[edit]

Esperanto
Chapter 25: La Promeso
La Promeso
Ni kundividis multe el tio, kion ni scias kun vi.
Tamen ni ne kundividis cion.
La plej malgrandaj detaloj plej gravas.
Ni nun scias kiom distance la lasta labirinto devas esti disde la situo de la malferma ceremonio.
Ni scias kiom da cirkitoj konstrui.
Ni scias kie ni ses devos stari kiam alvena la tempo vojaĝij hejmen.
Ni scias al kiom malalta la nombro de paralelaj mondoj devos fali, kiom firme kunligitaj la ringo de ses devos estiĝi, antaŭ ne povos trapasi la pordon.
Ankaŭ vi devas scii ĉi tiujn finajn paĝojn, ni preparas fari nian propran vojaĝon hejmen. Sed antaŭ ol iri, ni ĵuris montri al vi la vojon.
Ni postlasas ion multe pli daŭraj ol ĉi tiuj paĝoj. En ilia formo kaj en ilia mesaĝo, ili rivelos la finajn instrukciojn.
Bonvolu konpreni ke ĉi tiujn finajn detalojn ni devas obskurigi. Ili ne estos tiom klaraj kiom tio kiujn ni prezentis tie ĉi en La Kodekso de la Perdita Ringo.
La intrukcioj kiujn ni provos konservi por vi estas tiom potencaj, ke ilia malkovro fare de neinifciitaj povus riski ĉion.
Ni kreos perditan ringon por via trovo. Kaj kiam vi trovas gin, vi konos la vojon.
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 26: La Serĉo
La Serĉo
Vi devas serĉi trezoron kiu ne ekzistas.
Komencu en Antverpeno, kie la kvin ringoj estis unue malkovritaj. Serĉu la aĵojn kiujn ni postlasis.
Vi rekonos nian aĵon laŭ kiel ni lasas neniun spuron pri ni en ĝi. Oni povas esti absolute anonima en ĉi tiu mondo - se oni vere ne vivas en ĝi.
Serĉu indicon de granda mistero. Elserĉu la homojn kiuj demandis, "Kiuj farus aĵon de granda beleco, de granda signifo - kaj tiam tuj dispecigus ĝin?"
Unu mondo miros - sed la aliaj mondoj scios.
"Miro estas la komenco de saĝeco." Tiel diris la antikvaj Grekoj.
La pretertempa artaĵo kiu mirigis Antverpeno en 1920 sagigos vin dum la jaro kiam tempo ĉesas.
Memoru: Ne estas sesa ringo. Tamen vi devas trovi ĝin.
Pruvo de Rehavigo: 32HK/4H35/6HK0/V890/53H4
(transcript: MauroKing)



[edit]

Esperanto
Chapter 27: La Sesa Ringo
La Sesa Ringo
Por savi la planedon, vi devas trovi la planedon.
Ni ne povas diri al vi precize kien serĉi. Ni nur povas instrui al vi vidi.
Kiam kunordiĝas la vortoj, kunordiĝs la mondoj.
Ok punktoj de kunligo kreas ok mallongajn kurbaĵojn, el kiuj nur kvin apartenas.
Kiel la ringoj mem, vi devas preni unu el ĉiu kontinento, kaj fari novan ringon--
sed ne perfektan cirklon.
Vi devas rekrei anstataŭe la formon kiun vi vidas per la omphalos -- la platigitan sferoidon.
Prizorgu nur la netuŝitajn internojn.
Kiam vi trovas vian vojon tra la kvin ringoj, vi vidos...
Kiel la branĉado kaj kolapsado de la universoj, estas unue
Supren ne kaj tiam malsupren jes, kaj tiam
Malsupren ne kaj tiam supren jes, kaj tiam
Supren ne kaj tiam malsupren jes kaj fine, estas
Malsupren jes kaj tiam supren jes.
...estis ĉiam ses ringoj.
(transcript: MauroKing)

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce