Codex-9Ap2-Esperanto

From LostRing

Jump to: navigation, search


[edit]

Esperanto
Chapter 17: Multiversal Olimpiad (2/2)
Kial ne serĉi trans grandal distancoj por trovi la plej bonajn kurantojn, tiel ke eĉ en universoj kie historio iris en vaste malsamajn direktojn, se iu tia kuranto estus naskita, estus bona sanco ke li kurus sur ĝuste tiu krako, je tiu sama tago?

Vi eble helpus konservi la mondon.

Post la nova katastrofo de 1815, la Multmonda Atleta Komitato bezonis preskaŭ duono de jarcento por komuniki siajn planojn al sufiĉe da mondoj por rezultigi diferencon.

αγωγοθεται en centmiloj da mondoj laboris senlace por krei organizitan, internacian konkurson laŭ la modelo de la antikvaj Olimikoj.

Ili kunmetis laŭeble la perditan scion de Elis, kunordigis eventojn kaj lokojn trans la mondoj, certigante ke la Olimpiado de la Multiverse kresku, floru, kaj estiĝu vere i intern acia en siaj propraj mondoj. Pli grave, ili certigis ke tiuj okazu je la samaj tempoj kaj en la samaj lokoj sur la surfaco de la Tero, eĉ trans la ses malsamaj specoj de mondoj.

Kiam ni unue alvenis en ĉi tiun mondon antaŭ preskaŭ tridek jaroj, ĝi ankorau ne estis membro de la Multiversa Olimpiado. Hodiaŭ, la restaŭrigita tradicio ŝajnas ke ĝi probable floros.

Tamen, je nia plej bona scio, neniu en ĉi tiu mondo krom ni ses konstatas la mond-savan gravecon de la ludoj. Nek unu historiisto ŝajnas konstati eĉ la veran celon inter la Antikvaj Grekoj kiam ili organizis siajn propajn mond-savajn ludojn.

Ni rajtas nur esperi, ke iliaj propaj kialoj por okaziigo de internaciaj ludoj, ilia deziro kunigi la mondon en spirito de sportindeco, devigos al ĉi tiu mondo reteni vivantan la tradicio. Se jes, la aliaj mondoj povas ĉiam spekti kaj kunordigi- se ni reten as la ΟMφαλος en ĉi tiu mondo malfermaj.

Pruvo de Rehavigo: SS71/124P/84JH/HFGS/CEAS

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce