Codex-7Bp1-Esperanto

From LostRing

Jump to: navigation, search


[edit]

Esperanto
Chapter 14: The limits of many worlds
La Limoj de Multaj Mondoj
Tiom nekalkukeble granda la multiverso, ĝi ja havas siajn limojn. ĝi ne povas kreski senfine granda.
La nombro da multaj mondoj povas kreski gis pli granda ol iu imagebla nombro. Sed sciencistoj kredas ke estas limo al kiom da mondoj realeco povas samtempe subteni.
ĉi tio estas la "supra limo" de realeco kaj neniu scias precize kio okazus, se tiu supra limo estus preterpasita.
La plej ofte akceptata teorio estas je preteriri la superan limon de realeco rezultigus specon de elasta reago en la mala direkto, eble disfaligante ĉiujn de la miliardoj da mondoj en unuopan mondon, de kie realeco rekomenciĝus de la komenciĝo.
Nova naskiĝo de la multiverso.
Al 99.9 x 10^8 procento de la homaro trans la multaj mondoj, ĉi tio estus iom tragika evento. Bonŝance, realeco havas naturan mehanismon por malpiigi la nombron da samtempaj mondoj.
La plejparto de bagatelaj decidoj finfine kondukas al la sama rezulto. ĉu folio falas al la tero aŭ ne, ĉu fiŝo naĝas supren au masupren, ĉu protono rotacias maldekstren aŭ dekstren - ĉiuj el ĉi tiuj bagatelaj malsamecoj estiĝas precize la sama rezulto tratempo. Rezutlte, ne ekzistaz bezono ke multoblaj mondj reprezentu ambaŭ eblajn rezultojn. Realeco povas rekunigi la multoblajn branĉojn kiujn gi ĝi kreis por kovri multoblajn rezultojn en unuopan brancon.
Realeco tial konstante malpliigas la nombron da samtempaj mondomondoj, eĉ dum ĝi konstante kreas novajn.
ĉi tio estas zorgema balanciga ago, tamen, kaj ĝi ne ĉiam ŝajnas sukcesi. Fakte, homaj civilizacioj trans la multiverso ŝajne riskigis la multiverson pro atingo de la supra limo.
Homa historio, laŭ sciencistoj, rezultigis ekstreme rapidan plinombrigon de mondoj..Nia konstanta ekzercado de libera volo kreas nekutime grandan nombron da mondoj kies finoj neniam revenas al unuopa trako.
Kiam rezultoj malsukcesas mem solvi si, alternativo - kaj de homa perspketivo, malpli dezirinda - natura sinkronigada metodo povus okazi, la Rapida Kontinenta ŝanĝiĝo. ĉi tio ŝajnas esti metodo malebligi oftajn elastajn reagojn. ŝajne Patrino Naturo ne necese ŝatas rekomenci aferojn. Ci tio ets nur iom avantage al ni. Rapidaj Kontinental ŝanĝiĝoj estas preferindaj al la detruo de la tuta multiverso, sed kataklismaj spontaneaj ŝanĝiĝoj al la kontinenta strukturo de la Tero ankoraŭ estas tre nedezirindaj eventoj por homoj.
Kiel observis tut-kosmologiistoj, estas konsekvencoj al la nekalkulebla nombro da decidoj faritaj trans ĉiu mondo en ĉiu momento. Ciu malsameco kiun ni kreas en niaj vivoj movas la reston de la mondoj pli proksimaj al tiu plej dangera supra limo.
ĉi tio, kompreneble, estas kial tiom da mondoj partoprenas en kunordigaj kaj sinkronigadaj ritoj - kiel la labirinto kaj la Multiversa Olympiado.

Pruvo de Rehavigo:MA87/4NE2/GHQ5/Y382/MEG8
(transcript: MauroKing)

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce