Codex-6Bp1-Esperanto

From LostRing

Revision as of 19:36, 4 April 2008 by Unagi (Talk | contribs)
Jump to: navigation, search
Esperanto
Chapter 13: The danger of Neo-Pangaea (1/2)
La Dang^ero de Neopangaea
Dum jarcentoj, tut-kosmologiistoj estis konfuzitaj pro la relative malmultaj specoj de Teroj observataj tra la omphaloi reto. Kial devus esti nur ses variaj^oj, kiam miliardoj kaj miliardoj da mondoj ekzistas? C^u ne devus esti miliardoj de malsamaj kontinentaj formaj^oj?
Kiam tut-kosmologiistoj ekobservadis per la omphaloi, ili malkovris ke plejparte la mondoj estis en formo Pangaea. La sekva plej granda grupo estis Gondwana, sekvata de pli malgrandaj grupoj en Nuna kaj Kenorland formoj. La plej malgrandaj grupoj estis Gaea - kiu estas la formo en kiu ni ses aktuale log^as - kaj Neopangaea.
Tra tempo, tamen, tut-kosmologiistoj rimarkis ke la nombro da observataj mondaj en la stato de Neopangaea kreskas dramece - kaj la nombro da c^iu alia formaj^o, escepte Pangaea, multe pli malgrandig^as.
Ne g^is la frua 18a jarcento povis tut-kosmologiistoj ekspliki c^i tiujn du misterojn - la tre malgranda nombro da eblaj statoj kaj la oftaj s^ang^ig^oj en distribuo de statoj.
La Teorio de Rapida Kontinenta S^ang^ig^o
En 1726, alianco de sciencistoj laborantaj tra la kunordigitaj mondoj proponis teorion por klarigi la ses variaj^ojn. Ili teoriis ke la normigo de kontinenta strukturo servas kiel natura sinkroniga metodo por la multaj mondoj kiam la multiverso alproksimigas al sia Supra Limo.
Lau c^i tiu teorio, realeco konstante reorganizas la terformojn de la Tero en ses normajn formojn por kiel eble plej rapide forigi tre grandan nombron da malsamecoj trans la diversaj mondoj.
La rezulto de c^i tiuj s^ang^ig^oj estas rapida malpliig^o en la nombro da sume samtempaj mondoj.
Rapidaj Kontinentaj S^ang^ig^oj tial plej probable okazas kiam realeco alproksimig^as sian maksimuman nombron da samtempaj mondoj.
Kaj la defaulta direkto de s^ang^ig^o s^ajnas esti al stato de Neopangaea.

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce