Codex-2Ap1-Esperanto

From LostRing

(Difference between revisions)
Jump to: navigation, search
Revision as of 03:01, 29 April 2008 (edit)
Weezel (Talk | contribs)
(Template standardization)
← Previous diff
Revision as of 03:19, 29 April 2008 (edit) (undo)
Weezel (Talk | contribs)
m
Next diff →
Line 4: Line 4:
|page=1 |page=1
|languageEn=Esperanto |languageEn=Esperanto
 +|type=original
|title=Chapter 3: The Secret Ringmasters (1/2) |title=Chapter 3: The Secret Ringmasters (1/2)
|textby= |textby=

Revision as of 03:19, 29 April 2008


[edit]

Esperanto
Chapter 3: The Secret Ringmasters (1/2)
The Secret Ring Masters

Tuj kiam ni komencis rehavi niajn memorojn, ni ekiris por serĉi la Image:Artifact1p1-greek.jpg. Ni kredis ke nia ĉefa misio estis trovi ĉi tiujn sekretajn ludogardistojn, kaj informi ilin ke iliaj streboj pro iu kaŭzo malsukcesadis. Ni reinstruus al ili la antikvajn tradiciojn.

Post kelkaj jaroj de sensukcesa serĉado, tamen, ni devis konkludi ke la Image:Artifact1p1-greek.jpg ne plu ekzistas en via mondo.

Kiel eblas ĉi tio? Ĝis hodiaŭ, ni ne havas klarajn respondojn.

Kiam ni unue alvenis, ni lernis ke la antikva tradicio de la Olimpiado estis forlasita en ĉi tiu mondo. Sed ni esperis, ke la sekretaj ludoj estis daŭrigitaj en iu formo, eĉ en la malesto de oficiala Olimpiado.

Ni havis kialon por optimismo. Mirigis nin renkonti centojn da labirintoj ĉirkaŭ la mondo. Iuj estis kelkcent jaraĝaj. Aliaj estis konstruitaj tiom lastatempe kiom la ĵuspasintaj kelkaj jardekoj.

Ni estis entuziasmigitaj trovi ke la arto de labirint-farado ne estis perdita -- male ĝi floris. Sed kiu, ni scivolis, faradis ĉi tiujn labirintojn, kaj kial, se ne la agonothetai.

Ĉiuj indicoj nun kondukas nin al la kredo ke la gravega celo de la labirinto kunligi la mondojn kaj ebligi altletan sinkronadon ne nur estis tute forgesita en via mondo -- ĝi estis konscie detruita antaŭ multaj jarcentoj, devigante kelkajn daŭrigi la tradiciojn sekrete.

Ni ne scias kio okazis al la kelkaj kiuj daŭrigis la respondecojn de la agonothetai sekrete. Tio, kion ni certe scias estas ke hodiaŭ neniu restas por daŭrigi ĉi tiun nepran mondoj-savan taskon.

Kompreneble, ni provis trovi aliancanojn simpatiajn al nia kaŭzo. Ni faris ne malpli ol Herkulea strebado persvadi historiistojn, arkeologojn kaj lokajn ĉefojn ĉie kie ni vojaĝis pri la bezono kompreni la antikvajn tradiciojn. Tamen kun apenaŭ iom da evidenco miaflanke, ni ses ne povis konvinki pli ol kelkajn.

Ni malsukcesis konstrui novaj agonothetai inda je la defio.

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce