Codex-10Ap2-Esperanto

From LostRing

Revision as of 19:52, 15 April 2008 by Mauroking (Talk | contribs)
Jump to: navigation, search


[edit]

Esperanto
Chapter 19: Parallel Selves (2/2)
Personaj Labirintoj
La rito estas simpla. Estas kvin stadioj:
Unue, vi devas elekti labirinton.
Iu labirinto povas esti elektita - pentrita labirinto, ŝtona labirinto, plantita labirinto, ec portempa labirinto farita por la okazo. La sola escepto estas, ke vi devas ne krei homan labirinton por ĉi tiu rito. (En multaj mondoj, la homa labirinto estas ankoraŭ sekreto, kaj devas ne esti parto de ci tiu publika tradicio.)
Due, vi devas subskribi la labirintan registron.
Vi devas montri al la multaj mondoj viajn intencojn fini la riton antaue, per subskribi labirintan registron.
En la registro, vi devas skribi vian nomon, via n loglokon, via elektita loko por la labirinto, kaj la daton kiam vi intencas fini la riton. Vi devas eskribi ĉi tiun informon almenau unu tagon antaue.
La labirinto registro devas esti konservita en {greek letters-omphalos}. Tiper, ĉiu ĉefa urbo havas sian propran registron.
Trie, vi devas identigi vian mond-krean momenton.
Mond-krea momento estas la plej vivoŝanĝanta persona decido kiun vi faris dum la pasintaj kvar jaroj, ekde la antaŭa rita periodo. Vi devas desgni diagramon de via mond-krea momento.
Ĉe la supro de la diagramo, skribu la decidon kiu frontis vin, kaj la daton kiam vi decidis, al via plej bona rememoro. Uzu sagetojn por indiki la eblajn elektojn. Sub la sageto plej maldekstre, skribu la elekton kiun faris en ĉi tiu mondo. Moviĝante dekstren, skribu sub aliaj sagetoj la alaijn unu, du, tri aŭ pli elektojn kiujn vi eble estus farinta en paralelaj mondoj.
Kvare, vi devas prepari vian skribrulajon.
Sur la skribrulaĵon, desegnu la diagramon de la lastatempa mond-krea decido kiun vi faris.
Vi portos vian skribrulaĵon dum vi finas la kuradon je via persona labirinto.
Kvine, kaj fine, vi kuradas, la labirinton.
Je la tago kiun vi elektis, iru al la labirinto kaj promenu ĝin de la ekstero enen,tiam reeksteren. Portu vian skribrulajon.
Dum vi finas la promendadon, imagu ke vi estas paralela memo. Vi devas imagi, tiom detale eble, kia estas la alia mondo kiun vi kreis per via decido, kaj kia estas via alia vivo.
Se vi havas iujn perceptoj aŭ vizioj dum via kurado, skribu ilin poste kaj kundividu ilin kun amikoj kaj familianoj. Estas tradicio ke amikoj kaj familio kunigu post ili finis siajn personajn labirintojn por diskuti siajn spertojn kaj kundividi siajn viziojn.
(transcript: MauroKing)

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce