Codex-10Bp1-Esperanto

From LostRing

Jump to: navigation, search


[edit]

Esperanto
Chapter 20: Secrets of the Omphaloi
Sekretoj de la {greek letters-omphaloi}
La Antikvaj Grekoj estis la unuaj malkvoris la sekreton de la multaj mondoj antaŭ pli ol kvar mil jaroj.
Ni memoras tion hodiaŭ kiel aĝon de mitologio. Herkulo kaj Tezeo, Aĥilo kaj Odiseo, fantaziaj rakontoj de la dioj. Ni memoras ĝin kiel epokon de imago.
Tamen por la Grekoj, estis epoko de enketado, kaj de vera mirado.
Iliaj rakontoj pri la dioj ne estis fikciaj, kaj ili ne estsis celitaj esti metaforoj por vivo sur ĉi tiu Tero.
Ili baziĝis je realaj eventoj, veraj rakontoj observitaj per sanktaj stonoj. Iliaj mitoj estis metaforoj por vivo sur aliaj teroj, por alternativaj realecoj okazantaj en masiva paralelo trans la multaj mondoj.
En Antikva Grekio, ĉe ĉiu cefa templo elstarir sankta ŝtono, au {greek letters- omphaloi}. Laŭ la antikvaj historioj, orakoloj ĉe la temploj svebus super la {greek letters- omphaloi} por ricevi komunikadon de la dioj. Laŭ ĉiuj raportoj, jen la rakonto kiun la plejmulto de antikvaj Grekoj kredis - la orakoloj ĉe la {greek letters- omphaloi} ricevadis rakontojn. viziojn kaj mesaĝojn de la dioj.
Sed selektita grupo da konsi lantoj sciis pli bone.
La orakoloj komunikadis kun aliaj mondoj.
Antaŭ proksimume 10 jaroj, ni ses vojaĝantoj spektis, amuzataj kaj plaĉataj, dum arkeologoj en ĉi tiu mondo prezentis movan teorion pri la templo ce Delphi.
Delphi estis la situo de la plej grava {greek letters- omphalos} en la tute Helena mondo. Kaj bazita je atikvaj Grekaj historioj kaj lastatempa elfosado de ĝia templo, arkeologoj proponis ke la situo estis konstruita sur du kaŝitaj kaj tre aktivaj faŭltoj. Ĉi tiuj faultoj onidire kruciĝis precize sub la ruinigita templo, formante nodon de geologia nestabileco.
En multaj aliaj mondoj, ĉi tiu teorio jam estis pruvita fakto.
Ni jam sciis dum tre longa tempo ke se la Rapida Kontinenta ŝanĝiĝo okazus en antikvaj tempoj, la ĝusta epicentro de la granda restrukturiĝo estus rekte sub la templo ĉe Delphi.
Ni jam sciis dum tre longa tempo, je la vizioj de la orakolog ĉe la {greek letters-omphaloi} estas kial la Antikvaj Grekoj havis tiom progresinta scio de globa geografio - per spek ti disrompigajn geografiojn okazi en la aliaj mondoj.
Kaj ni jam sciis ke ĉi tio estas kial ili estis tiom devigitaj perfektigi sian propran sistemon por masiva sinkronigado - la Antikvaj Olimpikoj.
Pruvo de Rehavigo: PRNK/0Z3P/OWGC/S8BC/REH7
(transcript: MauroKing)

Personal tools
[Support Wikibruce]
Wikibruce